Sinjoro Vasiljef ekde 1899 estas Esperantisto
Ni petas lin rakonti iomete pri sia Esp-o vivo kaj - jen:
"Mi naskiĝis en Rusujo. Jam kiel 14 jara knabo mi forte interesiĝis pri nia lingvo. En 1901 mi kiel gimnasiano sendis la promeskarton al d-ro Zamenhof kaj ricevis mian numeron en La Adresaro. Multfoje mi spertis utilon de Esperanto. Eksemple kiam mi estis multkaptito en Aŭstrio kaj ne povis havigi al miaj parencoj informon pri nia sorto, mi pere de Esperantoletero - sxtelsendita de mi trans la landlimo al U. E. A. en Ĝenevon - sukcesis trankviligi nian familion. Veninta en 1917 al Danujo, mi dum mia restado en Horserød - ĝuis la interparoladon kun kopenhagaj Esperantistoj (i. a. la tiam tre juna f-ino M. Noll), kiuj tuj venis por viziti min, ĉar mi sendis leteron adresante ĝin al Kopenhaga Esperanto klubo. Dume miaj rusaj kamaradoj sidis mutaj kaj enviis min, kiu flue povis interparoli kun la vizitantoj. Mi ne povas nomi ĉiun bonon, kiun alportis al mi Esperanto, sed instruante d-ron C. Naser en Esperanto laŭ Nova Testamento, mi mem, kiu estis ateisto, fariĝis kristano. Kaj - kiom
da bonaj geamikoj mi akiris dum tiuj 50 jaroj en Danlando kaj eksterlande. Esperanto multe riĉiĝis mian vivon!"
La redakcio gratulais al nia vigla kaj fidela samideano, kaj ni estas certaj pri tio, ke multaj novaj kaj malnovaj Esperantistoj kiu ŝuldas ~ al li sian Esperantoscion, kaj multaj klubanoj kune kun ni deziras al Leonid Vasiljef - longan vivon kalj daŭran intereson por nia komuna afero. Li vivu!
(Ida Christensen, redaktoro)
Naskiĝis en 1885. Junaĝe estis aktoro en Petersburgo, venis al Kopenhago 1917.
Verkis "Ni fosu nian sulkon" -unuaktaĵo, 1947). Forpasis en 1957.