Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

P. Zoffmann

Esperantisto dum 50 jaroj.

La 22-an de novembro (1952) la Esperanto-Klubo de Kolding aranĝos festeton okaze de unika jubileo de la honora membro de la klubo, eksa urbkasi­sto P. Zoffmann. En 1902, do antaŭ 50 jaroj, s-ro Zoffmann komencis lerni Esperanton. Oni raj­tas supozi, ke neniu ankoraŭ aktiva esperantisto komencis tiel frue en nia lando. S-ro Vasiljef (esperantisto de 1899) lernis nian lingvon en Rusujo, kaj f-ino Noll lernis ĝin "maljam" en 1907.

La komenco estis malfacila, rakontis Zoff­mann, ĉar li sciis pri neniu lernolibro en la dana lingvo kaj tial devis havigi al si svedlingvan, kaj fakte daŭris gis 1910, antaŭ ol li atingis rezulton. En tiu jaro li komencis korespondi kun ekster­landanoj, kaj per vizito de ĉeha instruisto li akiris parolan rutinon. Poste, kiam li en 1912 ricevis sti­pendion por vojaĝo kiel desegna instruisto en ĉehoslovakujo, li ricevis la plej fortan instigon. Per la delegito-sistemo de la Esperanto-movado li, kiu ne sciis la ĉehan lingvon, povis aranĝi la vojaĝon tiel, ke li parolis nur Esperanton.

Sian entuziasmon pri Esperanto s-ro Zoffmann konkretigis per eldonado de lernolibro (1918) kaj vortaro (1922).

En la klubo en Kolding s-ro Zoffmann estas valora kaj ŝatata membro kaj certe multaj mem­broj ĉeestos la festeton por honori la jubileantan pioniron.

Notoj
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 11 - nov.1952.
Redaktoro: H.V.Rasmussen.
(Espereble ni trovos bonan bildon!)