Esperanto Nia
Poezio

 
Chr. V. Kelvang
Bonan Novjaron
1-an de januaro 1951.
Jaro preterpasis foje
ne sen zorgo kaj mizero.
Sun' brilegis ofte ĝojo
malprofite por la tero
kaj la interlanda tasko
ofte iĝis grandfiasko.

Nova jaro komenciĝas.
Mil-naŭcentkvin-dek-un'
Homoj sur la ter' tvekiĝas?
Baldaŭ al la varma sun'
ne malsata kaj mizera?
Estas bele; sed ĉu vera?

Mi deziros al vi kore
ĉion bonan dum la jaro!
Kantu bele kaj en ĥoro
pri progreso kaj bonfaro.
Bondeziroj al la klubo,
sekvu ĉiam kaj ... sendubo!

Esperantist' en ĉiu lando?
Nova Jar' "Al la laboro"
estu preta! Nun propagando,
ĉiutaga kaj ĉiuhoro!
Tielagante donas al vi
riĉan rikolton, ... eble eĉ pli.

 

El: Antaŭen de Kolding Esperanto Klub
n-ro 1. - januaro 1951.