Esperanto Nia
Poezio

Christian Hougaard:
Bonven' Kanto
Melodio: Den Sømand han maa lide...
Bonvenon al la anoj
ni diras per la tuta kor'
al ĉiuj vizitantoj,
sed tamen ne per flor',
nur per beletaj vortoj,
sed ĝojo en la kor'.
Hurra - Tra la la la!
kaj vigla la humor'.

Bonvenon ĉiu paro
da konatuloj sub la sun'.
Bonvenon junularo,
vi venis kune kun
la vigla bonhumoro,
bloveto de la mond'.
Hurra - Tra la la la!
Freŝigas nian rond'.

Bonvenon ĉiu gasto,
kaj belvestita fraŭlinet',
dikulo kaj kun basko -
­ne gravas la vestet'.
En nian kluban ĉambron
vin bonvenigas ni.
Hurra - Tra la la la!
Plezuro nur al vi.

Bonvenon la humoro -
pasigu kune tie ĉi
tempeton, per la koro
deziras ni al vi
hodiaŭ, morgaŭ, ĉiam
feliĉon en la kor'.
Hurra - Tra la la la!
Kaj tute ne dolor'.

Notoj
El: Esperanto-Sangbogen, 1941
Eldono: Dansk Arbejder Esp. Forbund &
Dansk Esp. Selskab.

Christian Hougaard (1898-1984) - vidu la biografion...