Esperanto Nia
Kantoj

Bonvenkanto
Mel.: Se, det summer af sol...
Jen la vintron kun ĝu' adiaŭas
la birdaro per ĝojplena kant'
kaj la neĝon sur ter' anstataŭas
erantido, krokuso kaj galant'.
La naturo sin ornamas,
konkurencas Studenta Domicil',
ĉar la esperantistoj proklamas:
Jarkunvenon ni havas en april'!

Jam en mil-naŭcent-naŭa konscie
- tiel skribis Århus-a bulten'-
­antaŭuloj fervoraj ĉi tie
Esperanton aplikis dum kunven'.
Tial ni al vi instigas,
ke por festi vi venu tien ĉi;
el la koro ni vin bonvenigas
al festeno en bela harmoni' .

GRIO.

Notoj
Skribita al la dana Jarkunveno 6-8 aprilo 1984 en Århus.
La aŭtoro = Grio = (mi ne scias!)