Esperanto Nia
|
| Nicolai Liventhal Esperantio - ĉefe en Danio - Epigramoj kaj Poemoj Eldono: SEFO - 1937 |
|---|
A n t a ŭ p o e z i o Mi ne pretendas esti poeto. Kelkfoje oni tamen ekhavas la deziron kaj humoron skribi ion ne per simplaj frazoj, sed per ritmoplenaj versoj, kiuj donas al la pensoj pli da esprimpovo kaj forto. Certe ĉiu normala plenkreska persono sentis iam la saman nerezisteblan deziron - verki ion en la poezia lingvo. Dum la maloftaj momentoj de tiu natura malsano mi skribis la sekvontajn poemojn, baladojn kaj epopeojn. Kvankam mi parolas krom Esperanto ankaŭ iun alian lingvon, tamen mi trovis, ke nur ĝi estas taŭga por mi kiel la lingvo de poezio. La vortoj kaj frazoj en Esperanto estas ja plenaj de ritmo, takto kaj muziko. Se oni deklamas la esperantajn poemojn (- korekte, sen la prononceraroj -), eĉ la surdulo devus konfesi, ke Esperanto estas la plej bela lingvo en la mondo!
Multaj el niaj ĝis nun aperintaj originalaj poeziaj verkoj vere valoras esti legataj! Bedaŭrinde - la plejparto de la esperantistoj ne scias tion, aŭ - ne kredas, ke ili povas kompreni la poezion! Ili ofte sentas ankaŭ timon antaŭ la troa sentimentala lirikeco de tiaspecaj verkoj.
En tiu ĉi libreto oni ne trovos ĝin! Tial la sekvontaj versaĵoj estas taŭgaj por la modernaj personoj, kies devizo estas: "For la lirikan ĉokoladon, donu al ni nutran karbonadon!"
En la fundo de mia animo mi tamen kaŝas la esperon, ke la legado de tiu ĉi poemareto povos veki en la praktikaj esperantistoj intereseton por la esperanta poezio, kaj instigos ilin - eklegi bonajn poemarojn!
Al gesinjoroj L. L. Zamenhof, J. Baghy. K. Kalocsay, L. Totsche, H. Dresen, R. Schwartz kaj multaj aliaj poetoj mi esprimas mian plej sinceran kaj koran dankon pro la bona kaj valora helpo, kiun ili donis al mi, eldoninte siajn ŝatatajn poemarojn! Profundan dankon ankaŭ al gesinjoroj P. Frey, M. Noll, L. Friis kaj aliaj personoj, kun kiuj oni konatiĝos en tiu ĉi libreto, pro tio - ke ili ekzistas, kaj donis al mi tiamaniere la eblecon verki pri ili!
Kaj al la estimata leganto mi deziras nun Bonan Apetiton!
Vasta Danio, Aprilo 1937
La aŭtoro
2 poemoj:
Al Danino Vi estas juna, freŝa, ĉarma,
Kun kor' ardanta, sango varma.
Vi estas bela, - sed kaprica.
Kaj ankaŭ iom tro malica!Vi ŝatas vivon, dancon, sporton,
Estimas krudan viran fortan.
Dum akraj sonaj de l' ĵaz-bando
Vi ŝvebas en la revo-lando.Vi ŝatas brilon, lukson, riĉon.
Sed mi proponas nur - feliĉon!
Ĉar mankas malbenita - mono,
Nur koron donas - la estono!
Ekspromte Mi ami vin eterne povus!
Nenie mi belecon trovus
Egalan al la via,
Ho, ĉarmulin' malpia!Similas vi al sanktulin',
Al bela floro bonodora!
Sed vi ne povas trompi min:
Vi estas kreitaĵ' senkora!Sub via eksteraĵo ĉarma
La mens' kaŝiĝas - tre malvarma,
Vi amas ĉiun viron belan,
Al ĉiu donas tagon helan!
La unua amkonfeso.
(Tragedia travivaĵo).
1) "Vi permesos etan dancon?"
Mi demandis de l' knabin'.
Ŝi ne volis perdi ŝancon,
Kun ridet' akceptis min.2) Miajn vejnojn danca froto
Igis ŝveli pro la sang'.
Dum la sonoj de l' foks-troto
Malligiĝis mia lang':3) "Kara kreitaĵ, genia!"
Diris mi al la knabin',
"Se vi volas esti mia,
Amos mi eterne vin!"4) "Sur la manoj mi vin portos
Tra la tuta viv' de ni.
Kaj se vi, maljuna, mortos,
Estingiĝos ankaŭ mi"!
5) Tiel flustris mi ardante
Al la ĉarma "anĝelin'",
Kaj senspire, lip-mordante,
Mi esploris fikse ŝin.6) La okuloj ŝiaj brile
Ridis pri la knab'-malsaĝ'.
Ŝi respondis tre trankvile
Kun serena la vizaĝ':7) "Bedaŭrinde, jam malfrue,
Ĉar mi estas jam edzin'!
Eĉ la petoj surgenue
Plu ne liberigos min!"8) Ho, terure! Nun mi vidis
Senutilon de l' konfes'!
Tiam ambaŭ ni ekridis,
Kaj ridegis ni sen ĉes'!
En Elsinoro (Helsingør)
"La preĝo sub la verda standardo -"
Verkita en la nomo de la partoprenantaro de la internaciaj someraj Esperanto-kursoj en Helsingør, 1936.
1) Al vi, ho la urbo de l' verda kongreso,
La urbo ĉarmega, per vivĝoj' pulsanta,
Al vi, fama urbo de l' ama kareso
Kaj centro de l' viv' esperanta,
Al vi, ho la urbo de l' tombo Hamleta
Dediĉas mi strofojn de l' kanto pamfleta.
Al vi, kiu niajn verdulojn nun reĝas,
Hodiaŭ ni preĝas.2) Al vi ni alvenis kun kredo en koro,
Ke fine la lingvon ni lernos perfekte.
Ni studi komencis kun granda fervoro -
La celon alpaŝis ni rekte.
Eklernis ni arton de l' Ĉea metodo.
Laŭ novaj reguloj, laŭ ĉijara modo.
Ni staras nun, filoj de urb' kaj kamparo,
Ĉe via altaro.3) La kursoj jam pasis, sed restos memoroj
Pri multaj ekskursaj turmentoj,
Kaj ankaŭ pri l' provlecionaj kurs-horoj,
Plenplenaj de gajaj momentoj.
Ho kiu ajn estas vi, Forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera:
Donacu spritecon al Ĉe-instruistoj
kaj propagandistoj!
4) Ni, la gekursanoj, promesis batali,
Por fine konkeri la mondon !
Subtenu nin Sorto, ne lasu nin fali -
Nin ĉiujn kunligu en rondon!
Donacu saĝecon al nia laboro,
Donacu la bridojn al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ reformoj sovaĝaj,
Nin tenu kuraĝaj!5) El bela Danio ni baldaŭ foriros,
Dirante: La kursoj sukcesis!
Aliaj verduloj treege ekmiros,
Ke ni tiom multe progresis,
Ni nun jam scipovas "flugpoŝton" ekkapti,
Kaj dum la manĝad' nin al kanto adapti.
Ni kriu do ĥore: Ho, vivu Danio,
kaj - verda Skanio!6) Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
Antaŭen kun Ĉe-kursaj iloj!
La A-kurso-anoj kaj B-kurso-anoj,
La kvant' nia kresku ĝis miloj!
Ni formu la pacan kaj verdstelan roton,
Sur kies standardon ni skribos la moton:
"Antaŭen, al venko ni iru fidplene,
obstine, - azene!!!"
Esperanto-Prologo.
La Prologo verkita por la Esperanta festo en Næstved, la 13-an de decembro 1936.
1) Karaj gesamideanoj!
Jen alvenis granda tago,
Kiam unuiĝas manoj
Sub la sign' de l' verda flago.2) Kaj en tiu festa horo
Antau l' sonoj de l' ĵaz-bando,
Kelkajn vortojn el la koro
Diros mi pri unu lando.3) Vi supozas nun probable:
Li parolos pri Danio!
Sed klarigas mi afable;
Jen la tem' - Esperantio!4) Tiu lando granda, bela,
Etendiĝas tra la mondo!
Sed la vivo estas hela
Ne en ĉiu verda rondo!5) Pri bravegaj niaj trupoj
Mi al vi paroli emas.
Pri la Esperantaj grupoj
La prologo mia temas.6) Anojn havas grandan kvanton
Nia klubo. Ĝi progresas.
Ni adoras Esperanton,
Propagandi ni ne ĉesas.7) "Bonan tagon kaj vesperon,"
"Ĝis revid'" - ni ĉiuj diras.
Fortan havas ni esperon
Nia lingvo bone iras!8) Lerni iun novan vorton
Ni ne volas, kaj ne povas!
La studad' bezonas forton
Ĝuste tion ni ne trovas!9) La kunvenojn ni ne faras
Paroladojn malŝatante.
Nur sur stratoj ni ekstaras
Salutante - Esperante !10) La praktikon ni ne amas,
Gramatikon ni ne konas.
Frazoj niaj iom lamas,
Iom tro malĝuste sonas.
11) Kial rompi kapon sian
Per akuzativa fin'?
Prenos mi krajonon mian,
Kaj mi tuj forstrekos ĝin!12) Tiel tre kuraĝe diras
La eterna komencant',
Arogante li deziras
Ŝanĝojn en la Esperant'.13) La fraŭlinoj korespondas
Kun la landoj plej diversaj!
Amleterojn ili sendas,
Frazojn skribas per la versoj.14) Bedaŭrinde - estas viroj
Kiuj la leterojn skribas
Por iliaj kavaliroj.
La fraŭlino nur --- subskribas!15) Ili ankaŭ danci ŝatas,
(Maltrankvila, varma sango!)
Kor' ilia forte batas -
Dum la sonoj de la tango!16) Oni multe ŝatas klaĉi,
(Nacilingve), - sen mezur'!
Temojn aĉajn ĉiam maĉi -
Jen belega la plezur'!17) En la poŝo nia hele
Brilas kara verda stel'.
Tiu loko, vere bele,
Ŝirmas stelon de la - ŝtel'!18) Tiel statas Esperanto
En la mond' en iu lok',
Vortojn plu ne havas kanto,
Premas min malĝoj' - sufok'!19) Per sincera pardonpeto
Nun finiĝas la prologo:
Mi ne estas ja poeto,
Sed nur eta - pedagogo!20) Tuj komencos nia festo,
Ĉiujn zorgojn ĵetu for'!
Koran dankon pro l' ĉe-esto,
Kaj post festo - al labor'!
La Respondo de la "Moderna Knabo"
Al Ludoviko Totsche.Kanti pri l' vivo kaj kanti pri l' morto,
Kanti pri l' amaj sopiroj kaj ĝemoj,
Kanti pri l' sia dolorplena sorto:
Jen de l' poetoj ŝatataj la temoj!Nin enuigas jam tiuj aferoj,
Ni ion novan de vi jam atendas.
Nin ne plu ravas parnasaj la sferoj,
Ion modernan volonte ni mendas.Kial neniu la sporton prikantas?
Kial ĝin ĉiuj poetoj ignoras?
Kial kun tio neniu konsentas,
Ke ankaŭ sporto ĉi tion valoras?Kantu pri l' naĝo, pri l' kuro, skiado,
Kantu pri l' tenis', veturo bicikla,
Kantu pri l' sport en ĉiel' - aviado,
Pri la ĉevalokonkurso nervtikla!Tiam vi ravos la "knabon modernan",
Tiam ne plendos vi eble plorvoĉe.
Tiam akiros vi famon eternan.
Inter junuloj, vi, Ludowik' Totsche!
Fraŭlino Margrethe Noll.
La patrino de la Esperanto-movado en Danlando.
Por alta celo, la ide' interna,
Laboris ĉiam per la fera vol':
Virino ĉarma - revantin' eterna
La kopenhaganin' - fraŭlino Noll!En ŝiaj manoj nia verda flago
Al venko proksimiĝas col' post col'.
Ĝi venkos iam eĉ - en Kopenhago,
La kredo firma - de fraŭlino Noll!
S-ro K. Langgaard,
La prezidanto de "Sjællandske Esperanto Klubbers Fællesudvalg"
(Selanda Esperanto Federacio), unu
el la sindonaj laborantoj por nia lingvo
sur la danaj insuloj.S-ro Langgaard, tre afabla,
De fama S.E.F.O. prezidanto.
La viro ĉiel tre agrabla,
Kaj tre talenta, tre kapabla.
Li estas ĝem' -- por Esperanto!Li profesie - instruisto.
- Vilaĝlerneja direktoro -
Sed amatore multlingvisto,
Sur kies longa lingvolisto
Nun Esperant' en ĉefhonoro!
S-ro L. Friis - - - S-ro P. Frey.
Sekretario de la "Dana Esperanto Instituto"La Dana Esperanto-Instituto
En via land' tre grava asoci'!
En ĝi la rolon de l' "unua fluto"
Plenumas, laŭ modesta mia sci',
La esperanto-pioniro - Friis!Ĉar nun jam pasis la tutmonda kriz',
Kaj la gedanoj havas monon,
Li kredas tial, ke alvenis ĝusta hor'
- Por disvastigi sian lingvokonon,
Kaj el la land' mallumon peli for!Li sin dediĉis al la lingv-esplor'.
Por verki librojn, uzis multajn jarojn,
Ŝvebante super ĉiutaga griz'.
Do - legu lernolibrojn kaj vortarojn
De la verkisto eminenta - Friis!
Redaktoro de "Dansk Esperanto-Blad", kasisto de "Centra Dana Esperantista Ligo" kaj gvidanto de la "Libro-Servo".En sia redakci'-kontoro
Laboras nokte, ne nur tage,
(Kaj faras tion eĉ senpage!)
De D.E.B. la redaktoro!Li ankaŭ libroservon gvidas,
Kaj por la "Centra" tenas kason -
En ĝi estantan - monamason
Li en la sonĝoj ĉiam vidas.Ni amerike diru do - "O. Key"!
Vi estas viro vere brava,
Por Esperanto - homo grava!
Ho vivu longe - Peter Frey!
S-ro Olav Christensen,
Unu el la fondintoj de S.E.F. (Selanda Esperanto-Federacio).S-ro Christensen, el Fakse Ladeplads,
Por Esperanto laborant' - fervora, sed modesta
La idealoj liaj: amo kaj la pac'.
Li - viro - ne tre granda, sed sincera kaj honesta!Li kune kun amikoj fondis "propagandan fondon",
Por ĝi komencos li agadi nun sen lac'.
Per tiu "fondo" baldaŭ jam verdigos tutan mondon -
S-ro Christensen, el Fakse Ladeplads.
S-ro P. Smed,
La financgvidanto de S.E.F. - Selanda Esperanto-Federacio. La revizor' el Slagelse, sinjoro Smed,
En fama rondo S.E.F.-a nova la komet'.
Li estas homo akurata kaj preciza,
Leterskribante - lakona kaj konciza.Al li kuraĝe la fakturojn S.E.F. konfidas,
Ĉar spertoplene ĝiajn monaferojn gvidas
Ne iu amatora financisto, sed -
La revizor' el Slagelse, sinjoro Smed!
S-ro Richard Nielsen,
Kunlaboranto de "Dansk Esperanto-Blad" kaj
unu el plej grandaj Esperanto-propagandistoj sur la dana insularo.Tre juna li - Nielsen, Rikardo
La sorto lin ŝajne favoras,
Ĉar li por la verda standardo:
Laboras, laboras, laboras!Ne vivas li lukse, nek ŝike:
(Neniam li drinkas, neniam li amas!)
Sed por la movad' li efike -
Reklamas, reklamas, reklamas!Li nur propagandas senĉese,
Nur agas, malmulte meditas,
Kaj tamen tre ege sukcese:
Agitas, agitas, agitas!
Notoj
Ĉi-tiu estas eldono de la malgranda kajero, 16-paĝaj, formato A6 - el la jaro 1937.
La notoj sub la superskriboj ankaŭ estas el 1937.Informoj pri la personoj:
Nicolai Liventhal: 1915-2004
Margrethe Noll: 1874 - 1962
L. Friis: 1904 - ?
P. Frey: 1900-1965
Kr. Langgaard: 1894-1957
Olav Christensen: * - † 1975
Bedaŭrinde mi ne havas informojn pri Rich. Nielsen kaj P. Smed.
Informoj estu bonvenaj pri ĉiuj personoj.
Vidu "Biografiojn" en ĉi-tiuj hejmpaĝoj!
![]()