Agnete Lund: Ĉu ĉu ? (esperanto) - cucu.htm

Agnete Lund

Ĉu ĉu ?

Ĉu ĉu ? (1)

Sunobrilo en bela park'
florojn vidas ni.
Venas juna studento nun,
sur la benk' sidiĝas li.
Birdoj kantas pri la tem',
kiu mankas al li mem:
Estas amo en l' aer'.
Sed kie estas la dolĉino?
Jes, kie knabin' ŝatonta lin?

Nun paŝetoj de juna in',
kiu estas ŝi?
Hararanĝon belegan kaj
sandaletojn vidas li.
Ne la birdoj kantas plu,
ĉiuj aŭdas, vidas, nu
estas Li-San el Ĉinuj'.
Ŝi lace sur la benk' sidiĝas,
gracio, ĉarm', - ravita li.

Ili ĝuas la sunon kaj
ĝojas pro la fen'.
Tamen provas nun trovi li
paroladotemon, jen:
"Lovely day, so warm and gay,
tell me, how long do you stay?"
La respondo: nur ridet'.
Li provas do germane, france,
sed muta restas la knabin'.

Ĉu ĉu ? (2)

Ree silento kaj ree kviet',
nur insekta zum'.
Trista ja la studento nun,
ne utilas la cerbum'.
Sed subite vekas lin
jenaj vortoj de l' ĉinin'
- kiel birdokant' al li -
­"Ĉu ĉu vi konas Esperanton?
Ĉu Esperanton konas vi?"

"Ho, ho jes, mi forgesis ja,
iom konas mi."
Do kontakto nun venis, kaj
poste granda simpati'.
La malĝojo estas for!
Kantu ĉiuj ni en ĥor'
la kanteton de la du:
Ĉu ĉu vi konas Esperanton?
Ĉu Esperanton konas vi?

Notoj
La 27.8.1960 kantis en la Dana Radio nia samideanino Agnete Lund (Borupsalle 194, Kopenha­go N.V.) en dissendo nomita "Junaj amatoroj amuzas vin" de si mem faritan kanteton danlingvan pri studento en parko kaj ĉarma knabino el Ĉinujo, kiuj ne povas interkompreniĝi per la angla, nek franca nek germana, sed fine trovas, ke ili ambaŭ scias Esperanton, kaj tiam ilia feliĉo estas perfekta.
Tiu kanto en ĉarma maniero demon­stras la utilecon de Esperanto ĉe interna­cia amo. Ni ĉi tie povas publikigi la es­perantlingvan tekston de tiu kanto; ankaŭ ĝin verkis Agnete Lund.
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando:
N-ro 15 (1311), 36-a jarkolekto, 1-an de novembro 1960. Redaktoro: Teo Jung.