Esperanto Nia
Artikolo

 
Poul Thorsen
La revolucio en Brolæggerstræde.
Ĝenerale la epoko de la dana reĝo Frederik la 6-a estas konsiderata granda idilio. Tamen sub patriarka surfaco pulsis certaj formoj de opozicio, ĉefe en multaj klu­boj por literaturo, legado kaj diskutado. Ekzemploj estas P.A.Heiberg, Malte Conrad Bruun, kiuj estis ekzilataj, kaj pli poste Goldsmith, kiu vivis sub speciala dumviva cenzuro.

En tiu kluba medio d-ro Dampe baraktis kiel fiŝo en akvo. Naskita 1790 kiel filo de tajloro li studis teologion, poste lingvojn. Doktoro filozofia per tezo pri Eti­ko de Korano. Sciis la araban lingvon.

Post prediko de li en preĝejo Helliggejst 1819 kun laŭdado al libera konstitucio kaj alvoko batali kontraŭ "la kruelaj potenculoj ŝirante ilian glavon el ilia ma­no, ke ili tremu antaŭ la popola solidareco ..." oni malpermesis al li publike paroli, liaj skribaĵoj estis konfiskataj, kaj li devis punpagi 40 rdl.(Malnova mono) ...

Kiam la polico eltrovis, ke Dampe apartenas al sekreta organizo "La Fera Ringo", kies anoj ĉiam portis fer-ringon sur mezfingro, oni varbis kelkajn amikojn de Dam­pe por spioni ĉiujn liajn paŝojn. La pagitaj denuncantoj ne nur aprobis la ideojn de Dampe, sed provokis lin ellabori konkretajn planojn por nova eĉ pli revolucia organizo.

Privatvivo de Dampe estis tre malsukcesa. Post dissolvo de lia edzeco kaj bankroto de lia privatlernejo, li rifuĝis ĉe iu forĝestro Jørgensen, kiu ne nur subtenis lin materie sed helpis disvastigi liajn ideojn kaj eĉ faris amendojn al liaj alvokoj al la soldatoj.

Post kiam la policagentoj estis pruntintaj 10 rdl. al Dampe por lui klubejon, la "revolucio" okazis en Brolæggerstræde - strateto en la malnova Kopenhago - la 16-an de novembro 1820. La polico jam antaŭe okupis la domon. Dampe kaj Jørgensen estis tuj arestataj, la unua kun multaj kompromitantaj dokumentoj.

Post longa procezo la du amikoj estis kondamnitaj je morto, ĉefe pro atestaĵoj do la policagentoj. Tamen la jaro poste pardonigo per dumviva karcero sur la insulo Chris­tiansø apud Bornholm.

Jørgensen estis libera post 11 jaroj, sed Dampe sub tre severa gardado restis 5 jarojn en La Kastelo (Kopenhago), 16 jarojn sur Christiansø kaj fine 7 jarojn en eksilo sur insulo Bornholm.

La parolanto priskribis diversajn epizodojn de la karceroj, i. a. la klopodojn de Dampe eskapi, kontrabandi manuskriptojn, kontakti familianojn k. a.

Nur post la morto de Frederik la 6-a en 1838 ekestis la eblo atingi indulgon. Post genufalo do kvar infanoj de Dampe antaŭ Christian la 7-a la nova reĝo kaj multaj kortusaj petskriboj, finfine en la jaro 1841 la kronprinco mem (pli posta Fr. 7-a) ankris ĉe Christiansø kun la komuniko pri amnestio - tamen kondice ke Dampe restu on ekzilo sur Bornholm.

En 1843 post la venko de popolaj fortoj kaj enkonduko de libera konstitucio d-ro Dampe revenis al Kopenhago, sed rompita. Li neniam partoprenis la politikan vivon.

Oni donis al li jaran subvencion de 500 rdl., kaj li eldonis libron pri siaj suferoj. Li mortis en 1867.

Certe Dampe estis tre kapabla scienculo, sed diletanta politikisto. Mankis al li kla­reco, konscio kaj taŭga principo. Li ne kapablis eluzi la revolucian situacion, kiu fakte ekzistis post la t. n. Juda Militeto en 1819. Li estis plej proksima al realeco, kiam li komprenis, ke nur la burĝaro tiutempe povus formi bazon de progresema politi­ko. Lia agado okazis tro malfrue por profiti la ondojn de la franca revolucio, tro frue por liberigi la popolajn fortojn, kiuj 28 jarojn poste devigis la reĝon doni la juni-konstitucion.

Tial li fariĝis martiro de nia demokratio, sed li meritas nian respekton kaj se eble videblan memorigilon, ekz. sur lia malproksima insulo Christiansø.


Bibliografio pri d-ro Dampe:

J.J. Dampe: Fortælling om mit fængsel i hårdeste grad i tyve år og min forvisning i syv ar, lidelser mig tilføjede formedelst min lære om folkets ret.
(Universitetsbiblioteket)

J.C.Johansen: Dr. J.J.Dampe og attentater på enevælden 1820.
(Historisk Tidsskrift 6. række, 5. bind.)

 

Poul Thorsen faris tiun prelegon pri d-ro Dampe en 1950 - ankaŭ en la Dana Radio.

El: S.E.K membrogazeto de Studenta Esperanto-Klubo , Kopenhago, n-ro 2, majo 1950.