Unue aldone:
1936 Oni starigis ekzamenan komisionon kaj verkis kantlibron kun 24 kantoj.
DLEA-informoj aperis en la sveda Arbetar Esperantisten dum la jaroj antaŭ kaj post la milito.
1940-45 DLEA-bulteno nomiĝis la organo, kiun oni eldonis.
1944 Jarkunveno en Åbyhøj. Oni aranĝis ferian semajnon en Skæring kaj eldonis specialan Feria Bulteno. Aperis Eta Krestomatio verkita de Poul Thorsen kaj Paul Neergaard. LEK Kopenhago, eldonis novan Esperanto-gazeton, nome La Ligo.
1950: La organo nomiĝis Nia Voĉo. Poul Thorsen ankaŭ multe skribis en la revuo.
__________________________________________________________________
1964 Aage Bense transprenis la prezidantan postenon post Holger Hansen, Åbyhøj. La leĝoj postulis, ke la tuta estraro loĝu en en la sama urbo.
Else Margrethe Nielsen multe aktivis kaj havis plurajn taskojn.
1985 50 jaroj pasis. Jubilea kajero de NIA VOĈO aperis kun priskribo de okazintaĵoj de ĉiu jaro. Prologon Poul Thorsen prezentis.
1988 La ĵurnalisto Poul Martinsen faris TV-elsendon kun la kopenhaga grupo.
Vejen til Esperanto estis ĝia titolo.
Kunlaboro inter ĉiuj kluboj funkciis pere de komunkomitato, kiu regule kunvenis. LIBE, la blinduloj ankaŭ partoprenis – krome DEFA. Tiuj kunvenoj ĉesis en 1991.
1992 DLEA ĉesis ekzisti la 4-an de aprilo. Aage Bense mortis la 19-an de decembro 1992.
Else Margrethe Nielsen prizorgis la plej lastajn aferojn: la standardon, librojn kaj la monon.
DLEA kaj KEK bone kunlaboris. Pluraj el la membroj membriĝis en KEK.