Karaj Gesamideanoj,
Mi plenkore aliĝas al via jubileo - 100-jara datreveno de fruktodona aktivado de Esperanto-movado en Danio.
Vi havas signifajn atingojn en disvastigado de Esperanto en Danio kaj pli vaste en la mondo. Laboris por tiuj atingoj plendediĉe centoj da sindonaj samideanoj.
La pioniroj
Gratulante al vi okaze de via Jubileo, mi deziras honori la memoron,
almenaŭ al kelkaj el ili, kiuj pioniris organize, kaj tiuj kiuj iniciatis diversajn aktivadojn, kiuj fruktis(as) en tio, ke la Esperanto-movado en Danio estas alloga kaj demokrata, riĉa intelekte kaj kulture; akorda al la idearo kaj ĉefcelado de la kreinto de Esperanto.
Ankaŭ tre gravas, ke en Danio, Esperanto estis kaj daŭre estas rekonata de ŝtataj kaj lokaj instancoj, ofte ankaŭ subtenata kaj apogata de ili diversmaniere.
Unuavice nepras memorigi kaj honori f-inon Marie Schrøder. Laŭ ŝia instigo, en 1907, en Kopenhago fondiĝis
Konversacia Esperanto Klubo, kaj en 1908, do antaŭ 100 jaroj la
Centra Dana Esperantista Ligo. Post CDEL en Kopenhago, aperis pluraj sekvaj grupoj en aliaj lokoj de Danlando. Bedaŭrinde ŝi ne povis daŭrigi
sian fruktodonan, plendediĉan agadon; pereinte pro akcidento survoje al la 5-a UK en 1909. Substrekindas, ke M. Schrøder estis tre aktiva en pluraj aliaj idealismaj movadoj: feminisma, pacifisma, vegetara kaj aliaj.
Noll
Nepras laŭvice danke memorigi alian talentan plurkampe, dum kelkaj jardekoj, aktivantan Esperantan gvidantinon: f-inon Margrethe C. Noll. Ŝi ankaŭ apartenis al pioniroj de la Movado; aliĝinte al ĝi en 1907. M. Noll estas plenmerite konsiderata, dum longa sia aktivado, spirito kaj "motoro" de la Movado en Danio. Ŝi harmonie kunlaboris kun diversaj tendencaj en la Movado, instruante, organizante prelegturneojn, helpante al samideanoj dum ambaŭ mondmilitoj, dividitaj inter militantaj blokoj, kaj al ties parencoj ligi kontaktojn. Spertis tion ankaŭ d-ro L.L. Zamenhof, klopodante ligi kontakton kun sia filino Sofio, troviĝanta dum la 1-a mondmilito en Ruslando. M. Noll apartenis ankaŭ al la plej engaĝitaj en kontraŭstaro al Ido, kiu dum kelka tempo sufiĉe grave malutilis al Esperanto. Ĝenerale dirite ŝia kontribuo por la dana Esperanto-movado, kaj pli vaste, estas nesupertaksebla.
Intermilite
Ne eblas en gratul-letero ne mencii eĉ parteton de aliaj idealistoj, kiuj same plendediĉe laboris diverskampe por Esperanto. Tial mi nur menciu kelkajn:
Svend Iversen, Tage Lau, Paul Neergaard, Poul Thorsen. El inter tiuj pluraj, mi dediĉu almenaŭ kelkajn frazojn al du, kiujn oni devas konsideri kolonoj ne nur de la laborista Esperanto-movado en Danio. Temas pri Paul Neergaard kaj Poul Thorsen.
D-ro Paul Neergaard specialiĝis pri plantpatologio, ĝardenkultura zoologio kaj genetiko. Li verkis signifan studon pri esperantologio. Ĝi troviĝas en la verko
Tra densa mallumo kaj estis publikigita en la plej morna periodo de homaro; la Dua Mondmilito kaj Holokaŭsto, en 1942. La studo estas titolita:
La Esperantologio kaj ties Disciplinoj, Taskoj kaj Rezultoj. La libron kunaŭtoris Poul Thorsen. Videblas klare, ke la verkintoj de libro per ĝi celis konservi, progresigi la Esperantomovadon, registrante la ĝistiamajn atingojn de la Esperanto-kulturo.
Neergaard verkis ankaŭ fakvortarojn kaj plurajn studojn kaj artikolojn rilatantaj lingvistikon. Grava estas lia verko pri apliko de Esperanto en scienco. Pri lia engaĝiĝo al siatempa problemaro atestas interalie
Scienco kaj Pseŭdoscienco pri Heredo kaj Rasoj, publikigita en 1937. Tiutempe en kelkaj landoj evidentiĝis ondo de rasisme bazita naciismo. Tiukaŭze ĉi-verkon oni devas konsideri kiel sciencan intervenon kontraŭ tiu nociva fenomeno.
Postmilite
Dum kelka tempo Neergaard estis ĉefredaktoro de la revuoj
Esperantologio kaj
Sciencaj Studoj. Pluraj liaj popularsciencaj verkoj estis tradukitaj al naciaj lingvoj. Kiel menciite li estis kolono de la laborista E-movado. Li ĝuis altan rekonon en sia fako kaj gvidis konferencojn kaj seminariojn pri biologio kaj agronomio; temis pri lingvaj problemoj. Neergaard ankaŭ lekciis en la
Internacia Somera Universitato de UEA.
Poul Thorsen estis eminenta poeto, granda parto de poemoj troviĝanta en
Dana Antologio estis de li tradukita. Li estis bona organizanto, eldonisto de libroj. Estinte profesie instruisto, li multe da atento dediĉis al klerigado, en tio al flegado de heredaĵo: libroj, dokumentaro. Tiucele okupiĝis pri bibliografio. Li verkis studon pri esperantlingvaj tradukaĵoj el la dana, publikigita en 1952. Lia komprenemo ĉi-rilate estas admirinda ...
Al kulturado de intelekta kaj arta heredaĵo, servis ankaŭ establita de Kirsten Zacho kaj li,
Eldonejo KOKO. Ĝi eldonis valorajn, plurĝenrajn librojn; ĉefe beletrajn, inkluzive de Majorie Boulton, kaj de la eldonisto Poul Thorsen mem.
La eldonistoj fojfoje donacis al iuj bibliotekoj siajn eldonaĵojn opiniante, ke posedo de libroj estas grava faktoro de edukado kaj konsekvence progreso de la Movado, apud memkompreneble idealismo. Por edukado kaj flegado de la heredaĵo estis establita, en 1997, de li kaj lia edzino Roma, ankaŭ profesie instruistino kaj Esperanto-aktivulino, fonduso nomata
Biblioteka Apogo de Roma kaj Poul Thorsen. Ĝia celo estas liveri senpage valorajn librojn al kluboj kaj asocioj, kiuj ne estas subvenciataj de ŝtato aŭ de lokaj instancoj, kaj kies ekonomia stato ne donas eblecon mem ekipi siajn bibliotekojn per valoraj libroj. Ambaŭ idealistoj kleruloj, bonfarantoj ne plu vivas, sed ilia bonfaremo, vastanimeco daŭre servas al la Movado; grave riĉigas ĝin.
Kleriga laboro
Por fini tiun parton de la letero, per memorhonorigo, oni nepre devas mencii alian kleran kaj plendediĉan, inventeman Esperantan danan geedzan paron. Temas pri Kirsten kaj Peter Zacho. Ambaŭ, same kiel ges-roj Thorsen, profesiaj instruistoj, grave kontribuis al la Movado. Ili instruis Esperanton en diversgradaj kursoj, estis ĉeforganizantoj de internacie signifaj Esperanto-aranĝoj.
Inter ili estis, en Kopenhago, la impona solenaĵo okaze de Centa naskiĝdatreveno de la kreinto de Esperanto, en 1959. Ĝi trovis altan aprezon en Esperantorevuoj, ankaŭ en
Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro, 1960. Kirsten Zacho ankaŭ grave kontribuis en la establo de supre menciita
Eldonejo KOKO. Ŝi iniciatis kaj enkorpigis plurajn aliajn agadojn.
Kiel tre signifan oni devas konsideri fondon, en 1952, de ges-roj Zacho apogataj de P. Thorsen, H. V. Rasmussen, kaj kelkaj aliaj aktivuloj, de la fama en Esperantio:
Komuna Konversacia Klubo (KKK), poste ŝanĝita je
Komuna Kleriga Klubo. Ĝi kunfandiĝis poste kun la
Studenta Esperanto-Klubo, kaj grupigis eminentajn intelekte, kaj laŭ organizaj kapabloj, aktivulojn. Inventemo kaj signifo de tiu klubo meritas esti vaste pritraktata, por tiri de ĝiaj iniciatoj kaj atingoj konkludojn por nuntempo kaj estonto.
Valoras ĉi-loke almenau mencii, ke Kirsten Zacho estis ankaŭ rekonata internacie. Ŝi estis tre aktiva kiel Komitatano C de UEA. Dum kelka tempo ŝi redaktis revuon
Esperanto. Post forpaso de prof. Ivo Lapenna, pluraj membroj de KKK fariĝis membroj de
Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna kaj klopodis laŭeble, daŭre disvastigi kaj kulturadi restantan post li grandan intelektan kaj kulturan heredaĵon. De spirito kaj celado de KKK fontas zorgo pri ĝi.
Peter Zacho ĉiuflanke apogis aktivadon de sia plendediĉa kaj inventema edzino. Li mem estis kunaŭtoro de kelkaj libroj en Esperanto kaj dana lingvoj. Post damaĝaj eventoj en Hamburgo,1974, rezulte de kiuj prof. I. Lapenna retiriĝis de aktivado de UEA, P. Zacho disponigis sian presejon kaj eldonejon
Perspektivo al la
Neŭtrala Esperanto Movado (NEM), kiu tiam estis fondita kaj poste gvidata de prof. Ivo Lapenna.
La eldonejo
Perspektivo eldonadis periodaĵon samtitolan, kies redaktoro estis P. Zacho, kaj duan revuon titolitan
Horizonto, kies ĉefredaktoro estis prof. Ivo Lapenna. Ĝi ankaŭ eldonis kelkajn broŝurojn, en kiuj oni klarigis la fonon de la damaĝaj eventoj el 1974 kaj la ĉi-rilate gravan libron
Hamburgo en Retrospektivo: Dokumentoj kaj Materialoj pri la Kontraŭneŭtraleca Politika Konspiro en Universala Esperanto-Asocio en 1977.
Paca batalo
Peter Zacho aktive partoprenis en aktivado de NEM, grupiganta plurajn eminentajn esperantistojn. La aktivadon poresperantan de Kirsten kaj Peter Zacho daŭrigas, laŭ siaj eblecoj, ilia filino Birthe Zacho-Lapenna. Ŝi partoprenas kelkfoje UK-ojn kaj aliajn signifajn Esperanto-aranĝojn.
Rilatas per intervenoj en Esperanto-revuaro, kontraŭstarigante al provoj neadekvate prezenti eventojn, ligitaj kun aktivado de sia edzo - prof. Ivo Lapenna. Ŝi ankaŭ prelegas en kopenhagaj kluboj, kaj ne nur tie, prezentante aferojn, kiujn kelkiuj kontestas, au rekte dirite, falsigas lian grandiozan kontribuon al la Movado. Ŝi aŭdigas ankaŭ prelegojn pri aliaj interesaj temoj.
Ĉefe tamen ŝi okupiĝas pri konservado kaj kulturado de heredaĵo de prof. Lapenna. Kaj tre gravan oni devas konsideri la eldonon de kolekto de kompaktaj diskoj, enhavantaj liajn eminentajn modelajn paroladojn.
Oni devas noti kiel grandan el la lastetempaj atingoj de Birthe Lapenna, la akcepton kaj efektivan transdonon al la
Ŝtata Arkivo de Danio en Kopenhago, de la arkivo de prof. Ivo Lapenna. Ĝi konsistas el grava dokumentaro, rilatanta verkojn pri juro, en kiu li kiel sciencisto internacie eminentis. Ankaŭ dokumentaron pri esence gravaj problemoj de nia Movado. De ĝi, fakte ordigita povas nur profiti esplorantoj de Esperanto-historio. Pri signifo por scienco jura kaj esperantologio de tiu arkivo, ne necesas konvinki. Tio estas evidenta.
Feminisma aspekto
Enprofundiĝante iom en la historion de la dana Esperantomovado, oni konstatas, ke al ĝia evoluo, progreso, aparte multe kontribuis virinoj. La afero tutcerte ne estas hazarda. Tio ligiĝas esence kun fakto, ke skandinaviaj landoj karakteriziĝas per demokratio. Tiukaŭze, tutcerte relative multe da virinoj aktivis kaj daŭre aktivas en diversaj idealismaj movadoj.
Nehazarde, ĝuste en Kopenhago, en la jaro 1910, okazis
Internacia Konferenco de Socialistinoj. Dum oni prikonsideris la soci-politikan kaj ekonomian situacion de virinoj. Sekve estis prezentitaj prioritataj taskoj realigendaj por plibonigi staton de virinoj vastskale.
Por tio estis ankaŭ, laŭ iniciato de Klara Zetkin, decidite ke la 8-a de marto estu
Internacia Tago de Virinoj. Ĝi estas solenata ekde 1913. Dum ĝi oni manifestas la celadon de virina movado, evidentigas solidarecon kun virinoj en ĉiu mondparto. La ideo daŭre aktualas, kaj tial al la Esperanto-movado ĝi ne estas indiferenta.
Menciindas, ke ĝuste en la Jubilea Jaro - 100-jariĝo de la
Dana Esperanto-Asocio prezidas ĝin ankaŭ virino,
Ileana Schrøder, kaj la ĉefmotoro de agado de la
Fervojista Esperanto Klubo, en Kopenhago, estas de pluraj jaroj
Lene Niemann.
Personaj salutoj
Por la fino mi deziras gratuli kaj saluti ĉiujn danajn gesamideanojn. Aparte mi ŝatas saluti mian elkoran amikon, Mogens Groth, kiu pro sanstato ne povas nuntempe daŭrigi la aktivadon, sed kiu grave kontribuis al la Movado. Li aktivis en divers-tendencaj kluboj, interalie en la laborista, ĉie servante per sia klereco kaj varmkoreco.
Ĉi-loke mi menciu almenaŭ nur lian grandan kontribuon al
Norda Prismo. Temas pri verkado, administrado kaj distribuado de
tiu valorega daŭriganto de
Literatura Mondo. Lian altvaloran intelekte kaj socie aktivadon, estus utile esplori kaj verki pri ĝi apartan prilaboron. Saluton kaj bonfarton kara Mogens!
Mi ankaŭ deziras elkore saluti Astrid Birkbak kaj Erik Mortensen. Ili estis la unuaj danaj esperantistoj, kiujn ni havis favoron kaj plezuron gastigi en nia hejmo en Raszyn. De tiu vizito komenciĝis nia amika kontakto kun la frateca
Kopenhaga Fervojista Esperanto-Klubo.
Karaj Danaj Amikoj, de ĉiuj kluboj, mi esperas, ke la Jubileo de 100-jariĝo, de la dana Esperanto-movado ne limiĝos al ĝenerala solenaĵo al kiu kontribuis ankaŭ la invititaj eksterlandaj eminentaj prelegantoj, kaj ke vi studos vian valoran heredaĵon dum la tuta Jubilea Jaro, por tiri de ĝi konkludojn por nuntempo kaj estonto.
Mi finas mian, nekutime longan gratul-leteron, fontantan de mia estimo kaj samideana amikeco per bondeziro: Sekvajn cent jarojn de fruktodona laboro por realigo de nia grava,
Homaranisma Afero.
Jerzy, mia edzo, elkore aliĝas al la gratuloj kaj bondeziroj!