Inter ili tri festas sian jubileon kune kun Dana LEA. Ili estas M. Jacobsen, R. Jørgensen kaj H. Hansen, kiuj estas en la ĉefestraro dum la 25 jaroj.
Magnus Jacobsen oni elektis kiel prezidanton ekde la fondo, sed en 1939 li petis, ke oni pro lia neforta sanstato liberigu lin; tio okazis. Li jesis esti ĉefkasisto ksj gvidis tiun postenon, ĝis kiam ni ŝanĝis organizformon kun sekrtariejo, kaj ekde tiam M. J. estras ĝin.
R. Jørgensen estis la unua gvidanto de Libro-Servo kaj la unua redaktoro. En 1939 li proponis novan gvidanton de Libro-Servo, kaj oni sekvis lin. Same en 1955,
kiam li proponis novan redaktoron. De tiam R.J. estas protokolanto.
Holger Hansen estis la unua ĉefkasisto ĝis 1939, kiam oni elektis lin prezidanto.
Søren Mortensen estis protokolanto dum unu jaro. Willy Jensen dum la sekvonta. Henry Petersen protokolis de 1937 ĝis 1941.
H.P.Larsen gvidis Libro-Servon de 1939 ĝis la fino de 1946 kaj estis protokolanto de 1941 ĝis 1946 kaj ree de 1948 ĝis 1953.
R. Madsen estis protokolanto de 1946 ĝis 1948.
Sv. Pauli Jensen protokolis de 1953 ĝis 1955. Ekde tiam li estas
redaktoro.
Westphael Jensen estis ĉefkasisto de 1946 ĝis 1954.
O. Arvad Hansen estas ĉefkasisto ekde 1954.
Cetere estis kaj estas en la ĉefestraro el
Århus: Arne Jensen, Rosa Nielsen kaj Carøe Jensen.
Odense: H. P. Frodelund, Simony Simonsen kaj H.Stelmer.
Hinnerup: J.Boeriis.
Viby J: Schotmann Christensen ("Granda").
Åbyhøj: Johs. Bengtson.
Ålborg: Henrik Larsen, Carlo Nielsen kaj Olaf Christensen.
Randers: Axel Fausing.
København: Poul Thorsen, Hildur Eckel, Svend Iversen, Aage Bense, Katy Bryfelt, Andrea Jørgensen kaj Antonius Andersen.
Arden: Elna Tang Petersen.
N.P.Skyum gvidis Libro-Servon ekde 1947 ĝis 1957 de kiam Chr. Jordahl gvidas tiun entreprenon.
Frederik Jensen kaj Johs. Bengtson estas revizoroj.
Al ili kaj al multaj aliaj, kiuj fosis nian sulkon por la progreso de nia organizo kaj por bona kunlaboro, mi en la nomo de Dana LEA kore dankas.
Holger Hansen.