Esperanto Nia
Poezio

H. P. Frodelund:
D.L.E.A.-Marŝo.
Melodio: Længe var Nordens...
Longe splititaj
Estis la multaj
Gentoj diversaj
De la homar'.
Forto reganta
Mondon malestas,
/: Regas ĥaoso
pro la erar'. :/

Iam la gentoj
Nun dissplititaj
Interkonsentos
Pri kunlabor'.
Tiam finfine
Sur nia tero
/: Socialismo
Venkos kun glor'. :/

Vi laboristoj
Esperantistoj,
Ĉiam laboru
Por nia cel',
Ĝin ni atingos
Baldaŭ sub nia
/: Ruĝa Standard'
Kun verda la stel'. :/

Notoj
El: Esperanto-Sangbogen, 1941
Eldono: Dansk Arbejder Esp. Forbund
& Dansk Esp. Selskab.

Komponisto: Bernhard Henrik Crusell (1775-1838)
La muziknotoj el la malnova libro:
Syng Danmark