Poul Thorsen:
Kie estas homo ? - - - Recenzante.
Kie estas homo?

Gejunuloj nuntempaj protestas.
Bone!
Sed kial do maskerade sin vestas,
kalsone
aŭ kape kiel indianoj
aŭ ŝafo-pelte kiel afganoj?
Neniu miras vidante fakiron
Trapasi medite la urbokvartiron.

Sokrato - Arafato,
Hamleto - Arkimedo,
Robinsono - Salomono,
Jesuo - hinduo
kaj eble Budao manskuas kun Mao ...

Antaŭ la minimuma afablo
de 18-jara Metusalemo
mi elspiris: Pro Di' kaj Diablo,
ĉu eĉ unu ne estas si memo?


Recenzante

Aŭtoro - amatoro
medio - utopio
intrigo - streĉigo
sereno - ĉagreno
konflikto - verdikto
humuro - plezuro
indigno - rezigno
problemo - blasfemo
sprito - ekscito
stilo - subtilo
kontrasto - bombasto
logiko - kritiko
karakterizo - surprizo.

Maltajdo kaj tajdo
min regas:
Mi legas.


Notoj
El: Eĥo, n-ro 1, februaro 1977.