Kiel birdido en ŝelo de ovo
rompas la muron por forta ekmovo -
tiel homfilo el la malhel'
venas vokita per lum' de l' ĉiel'!
Rompas la muron la grandegulo:
Brilu la suno! - For la nebulo! -
Antaŭen li iras al la estont';
al lia volo cedas la mont'!
Lamuloj, blinduloj kun apogiloj:
denove vi estu de Dio gefiloj
per la ordona spirito de li:
Homo, ekstaru, ekiru vi!
Notoj
El: La semajno, n-ro 1, 7-an de januaro 1939.
La desegnaĵo estas ankaŭ de H.E.Jensen († 1974.) (Pardonu, - estas ege malnova desegnaĵo - sed tamen...ĉu ?)