Laŭ mia propra konvinko mi vere estas bona poeto, mi povas rimi per la pronomoj li, mi, vi, ŝi, ĝi kaj per la gramatikaj finaĵoj. Sed miaj kolegoj en la poezia sfero kritikas miajn rimojn, kaj rifuzas min estanta poeto sed nur ordinara
rimiorgisto. Jes, envio kaj ĵaluzo estas troveblab ĉie, ankaŭ en la parnaso.
Tial mi decidis nur esprimi miajn pensojn per prozo. Mi pretendis esti humoristo. Mi studis la diversajn humoristojn. La usona humoristo Mark Twain ŝajnas al mi ne multe amuza. Ekz: Lia historio pri la neĝblokadita trajno, kie la pasaĝeroj balotis pri kiu el la pasaĝeroj estu manĝota. Ŝajnas al mi pli kanibala ol amuza. La historio pri la kiel knabo edukita kaj vestita princino, kiu fariĝas reĝo, sed ankaŭ fariĝas graveda, vere estas tre streĉa, sed kiam la afero estas plej streĉa kaj komplikita la verkisto rezignas trovi la solvon, li petas al la legantoj fini la historion, ĉar li mem ne povis. Ŝajnas al mi vera fiasko por iu verkisto; kaj nia propra humoristo, R. Schwarz, ĉu li estas amuza? Jes, kelkfoje, sed li aplikas multajn strangajn vortojn. Ekz. en S. R. 54 li skribas pri tio: ...elkovi ovojn, estas kompreneble - sed malenkovi super molotovo, kiu konas tiajn ovojn?
Ne, miaj amuzaĵoj estu klaraj kaj facilkompreneblaj. Tial mi verkis komedieton treege komika, mi preskaŭ ne povis tralegi ĝin por mi mem pro ridego, kiu minacis sufoki min.
Mia edzino demandis, ĉu mi malsaniĝos. Virinoj estas strangaj. Kiam mi voĉlegis ĝin antaŭ ŝi, mi ne ekvidis eĉ rideton, sed anstataŭe je la plej komikaj ŝi interrompis min dirante: Kial vi ne razis vin hodiaŭ, vi similas gorilon. Mi ĉagreniĝis, sed la postulato, ke virinoj ne havas senton por humoro certe estas vera.
En la klubo oni pli bone taksis mian deklamon, la geanoj rideĝis, sed la aplaŭdo ŝajnis al mi iomete deviga. Strange estas ankaŭ, ke la instrukciisto por nia teatra rondo ĝentile, sed decide rifuzis la komedion ... (stultulo).
Ĉu mi pro tio ĉesu mian verkadon?? Tute ne - absolute ne. Se oni ne bone taksus miajn amuzaĵojn - do mi verkos dramojn ...
Mi studis diversajn dramojn, mi plej ŝatis tiujn en kiuj la plej multaj personoj mortis. Ju pli da mortintoj des malpli da teksto. Sed en mia unua skizo okazis, ke la heroino finonte la lastan akton jam estis mortinta en la unua akto, kaj ke pluraj personoj mortintaj en dua akto reviviĝis en la tria. Tio kompreneble efikis iomete konfuza. Sed je la netskribo, mi ordigis tion, tiel ke la personoj mortis en la ĝusta sinsekvo kaj ne revivigis.
Mi deklamis la dramon en la klubo. Grandega sukceso!! ... Sed tamen en tute alia maniero ol mi pensis. Ekde la unua akto ĝis la fina repliko de la heroino antaŭ ol ŝi mortis, la klubanoj ridis - ridegis. Post la longdaŭra aplaŭdo, oni komplimentis min. La geanoj rigardis la dramon kiel parodion.
Mi vere ĝojas pro tio. La estimataj legantoj certe ne volas kredi min, kiam mi diras - jes asertas, ke mi tute ne antaŭsentis, ke mi havis tiom da talento en tiu artspeco. Nun mia estonta vojo kiel verkisto certe estas kovrita per laŭroj, tiam la aliaj verkistoj kaj poetoj povas reteni siajn rozojn, urtikojn kaj aliajn florojn.
Vivu la nekonscia parodio!
Arlekeno