En pluvo kaj malvarma vento
ni marŝas maltim' tien-ĉi,
ricevas nenion por dento,
sed instruiteco al ni.
Jen ĉirkaŭ la longega tablo,
kovrita per libroj kaj tre
malgrandaj kajeroj kaj fablo
de Andersen - ni ludas ne!
Tuj la prezidanto demandas
pri la leciono al mi,
nun ofte la vorteto mankas -
tremante mi vidas al li!
Laŭtlegi ni poste ekprovas,
aŭ iu rakontas la pli
kredindan okazon kaj trovas
belsonajn esprimojn por ĝi.
Vespero forkuras rapide.
Kvaron' antaŭ deka! Kaj nun
la voĉo de Madsen rigide
mi aŭdas: "Ni returnas nun!"
Steleto, la hel' de ĉielo,
surbrilas la verdan de mi.
Mienojn, dolĉ' kiel mielo,
ni montras kaj ridas al ĝi,.
- Nun vivu la klub' UNUECO
deziras ni ĉiuj, por ke
ĝi kresku kun granda forteco.
Ni ŝatas la klubon - ho tre!
B.