Esperanto Nia
Artikolo

Ĉu vi ŝatas la esperantan poezion?
Prelego de Gustav Kühlmann, Kopenhago en
Laborista Esperanto Klubo Kopenhago.

La temo je la unua momento ŝajnas esti iom seka, sed ĝi fakte povas esti tre interesa.

Ordinare la plej multo ne tro multe legas poezion, ne la nacian kaj memkompreneble ankaŭ tute ne poezion de alia lingvo.

Ankaŭ mi apartenas al tiuj, kiuj rigardis poezion en la sama maniero, sed mi konfesas, ke post kiam mi lernis Esperanton mi iom post iom ŝanĝis mian opinion pri poezio. Kaj nun mi vere ŝatas bonan poeziaĵon kaj precipe Esperantan poezion.

Ekzistas multaj bonaj sed ankaŭ multaj malbonaj Esperanta poeziaĵoj, kiuj fakte ne meritas la paperon, sur kiu ili estas presita, sed ilin ni povas lasi kaj anstataŭ legi la bonajn.

Jam en la komenco de la historio de Esperanto oni komencis fari poemojn, Zamenhof' mem faris 1a unuan, tre bela kaj bona ĝi estas. Ĝi aperis samtempe kun Esperanto kaj ĝi enhavas la sentojn, kiujn sentis Zamenhof je la aperigo de Esperanto.

Tiu poemo estas "Ho, mia kor'", permesu ke mi prezentu ĝin al vi. (vidu: 1). Ĉi tiu poemo estas originala en Esperanto kaj laŭ mia percepto la originalaj estas la plej bonaj, ĉar tradukitaj poemoj tre ofte en la traduko perdas sian sencon.

Sed tamen ekzistas ankaŭ tradukitaj poemoj, kiuj estas bonaj, ekzemple mi trovis poemon de P. Dalmann, Revaĵo, ĝi estas tradukita de Antoni Grabowski. Mi memoras, ke kiam mi legis ĉi tiun poemon, mi fakte imagis, ke mi estis en ĉarkabano aŭ ian similan dometon, en arbaro, mi sidis en bona apogseĝo, tute sola kaj mi legis tiun poemon La Revaĵo Mi legos gin por vi kaj mi petas vin revu kun mi (vidu: 2).

La virinoj ludas grandan rolon en la vivo, kaj tute nature multaj poemoj temas pri la amo, plej ofte pri rompita amo, sed ankaŭ kelkfoje pri amo feliĉa. Pri la unua speco "rompita amo" Feliks Zamenhof, frato de doktoro Zamenhof, verkis poemon Versaĵo sen fino, tre bona kaj trafa ĝi estas, kaj li prezentas en ĝi la vivon por ni, tia, kia ĝi estas - (vidu: 3).

Specialan lokon en la Esperanta poezio havas Raymond Schwartz. Li estas franco, - naskiĝis 1894, kaj laŭ metio bankoficisto. Liaj poemoj primokas ĉion kaj ĉiuj, kaj ofte montras al ni la vivon, kia ĝi estas. Kaj ĉiuj liaj poemoj estas originalaj. Eble oni je la unua renkonto kun liaj versaĵoj ne ŝatas ilin, sed ilin legante du foje oni jam komencas ĝui ilin, kaj oni iom post iom rimarkas, ke li vere scias la arton uzi Esperanton en plej vasta maniero, kaj tre ofte li en surpriza maniero per malmultaj vortoj povas diri la juston. Kion vi ekz. opinias pri la poemo Kata Strofo" jen aŭskultu, ĝi fakte estas la esenco de la vivo. Kaj rimarku la vortludo en la titolo "Kata Strofo" strofo de kato, kaj la poemo ankaŭ estas "katastrofo por la gepunuloj".

La plej multaj poemoj de Raymond Schwartz temas pri vivo, ili estas verkitaj el la vivo kaj li bone scias kapti la tipojn, Jen kion li opinias pri knabino en strato "La silenta strat'".

Zamenhof tradukis belan poemon de Heinrich Heine En ŝonĝo, jen vidu (vidu: 4). Kaj ankaŭ Raymond Schwartz verkis poemon En sonĝo, kiel vi aŭdas li havas sian propran stilon.

Mi trovis alian poemon "Majo" jen kion li opinias pri la printempo, (vidu: 5), sed mi volas fini mian prelegeton kaj mi esperas, ke sukcesis al mi, doni al vi ion da intereso por Esperanta poezio, ĝi vere estas bona kaj riĉa, mi persone preferas sidi hejme kun bona poeziaro kaj mem legi, tiel oni ankaŭ plej bone povas ĝui ĝin. Mi do volas fini per poemo per kiu Raymond Schwartz finas sian poemkolekton en la libro "La stranga Butiko", la titolo de ĝi estas "Oni fermas la butikon" (vidu: 6).  

1) Ho, mia kor'
L. Zamenhof

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!


3) Versaĵo sen fino
Feliks Zamenhof.

Lin vidis en ĝardeno
­Ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Anton' sin nomis li.

Ekamis la konato
Kaj reciproke ŝi;
Post paso de monato
Ŝanĝiĝis "Vi" per "ci".

Someraj tri monatoj
Trapasis dolĉe for,
Kaj niaj geamatoj
Jam estis kor' ĉe kor'.

Kaj per solena beno
De l' pastro en la fin'
Antono kaj Heleno
Jam estis edz'-edzin'.

En ĉarma harmonio
Ekvivis edz'-edzin';
Najbaroj kun envio
Rigardis lin kaj ŝin.

Sed baldaŭ edzo estis
Plej malfeliĉa hom',
Kaj jam tre ofte restis
Li ekster sia dom'.

Kaj fine eksedziĝis
Antono kaj Helen';
Belul' ia aliĝis
Al ŝi en la ĝarden'.

Lin vidis en ĝardeno -
­Ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
August' sin nomis li.

Ekamis la konato
Kaj reciproke ŝi;
Post paso de monato
Ŝanĝiĝis "Vi" per "ci".

Someraj tri monatoj
Trapasis dolĉe for,
Kaj niaj geamatoj
Jam estis kor' ĉe kor'.

Kaj per solena beno
De l' pastro en la fin'
Aŭgusto kaj Helena
Jam estis edz-edzin'.

En ĉarma harmonio
Ekvivis edz'-edzin';
Najbaroj kun envio
Rigardis lin kaj ŝin.

Sed baldaŭ edzo estis
Plej malfeliĉa hom',
Kaj jam tre ofte restis
Li ekster sia dom'.

Kaj fine eksedziĝis
Aŭgusto kaj Helen';
Belul' alia aliĝis
Al ŝi en la ĝarden'.

Lin vidis en ĝardeno
­Ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Henrik' sin nomis li. . . .

K. t. p., k. t. p. sen fino.

2) Revaĵo
P. Dalman (Kanteto Pola)
Tradukis: A. Grabowski.

Sur la valo neĝa vento
Blovas ĉiam pli;
Fajro sur kameno mia
Krakas ĉirkaŭ mi.

Ĉe l' kamen' el pipo ringe
Fumon lasas mi. . .
Ĉiuj rememoroj miaj
Flugas for kun ĝi.

Kie estas la esperoj,
La junec' de or'?
Kiel vento la blovanta,
Ili flugis for!

Vent' sen celo, mi sen celo
Kun vi, fumo, tri ...
Tri sen celo en la mondo
Kune flugu ni!


4) En sonĝo
El Heine
Tradukis: L. Zamenhof

En sonĝo princinon mi vidis
Kun vangoj malsekaj de ploro, -
­Sub arbo, sub verda ni sidis,
Tenante nin koro ĉe koro.

"De l' patro de l' via la krono
Por mi ĝi ne estas havinda!
For, for lia sceptro kaj trono -
­Vin mem mi deziras, aminda!

-"Ne eble!" ŝi al mi rediras:
"En tombo mi estas tenata,
Mi nur en la nokto eliras
Al vi, mia sole amata!"

5) Majo
Raymond Schwartz

Man-en-mane ili iras
Tra l' dimanĉo plu kaj plu,
Ili miras kaj admiras
... Kion? ... Kiun?... nur sin du!
Majo, majo, majmonato,
Amatino kun amato...

Kial feste sin ornamas
La natur' kaj vokas nin?
Homoj, kiuj ĵus ekamas,
Tute ne rimarkas ĝin.
Mond' pereu, ? estu venko!
... Ili sidas sur la benko ...


6) Oni fermas la butikon
Raymond Schwartz

Kaj nun " ĝis revido!", afabla klient',
Kun danko pro via ĝentila vizito.
Vi venis al mi laŭ libera konsent'
Kaj nun vi foriras kun ebla profito.

Se iam provizon da sal' aŭ papriko
Vi ree bezonos, mi firme esperas,
Ke ree vi venos.? La stranga Butiko ?
Laŭ sia devizo rapide liveras.

Al vi nun "Adiaŭ!", grumblema klient',
Vi venis ĉi tien kun nigra humoro,
Kun jama intenco, pri l' eksperiment'
Kondamne raporti laŭ seka rigoro.

Mi tial kompate, funebra amiko,
Perfidas al vi la plej trafan resumon
Pri tiu ĉi verko: " LAST-RANGA BUTIKO! "
Kaj fermu nun klake ĉi tiun volumon.


Notoj
El trovita manuskripto de Gustav Kühlmann, (1912 - 1999).

La menciitajn versaĵojn: En sonĝo kaj Kata strofo de Raymond Schwartz mi ne trovis. Eble vi sendu tiujn al mi? Dankon.