El la paradiz-ĝardeno
rilegitaj vagis homoj
la unuaj. Malantaŭe'
flamis glavo de l' kerubo -
- ploro - timo - senespero -
Antaŭ ili la dezerto,
promesante nur ĉagrenon:
kreskis kaktoj nur kaj kardoj,
kaj serpent en sablo siblis -
Voĉo Dia ĉiam sonis:
"Tial estu malbenata
tuta tero ja pro vi -
nur ŝvitante vi akiru
vivnecesan vian panon - -"
Haltis ili, - plore, ĝeme. -
Vent' edena ete siblis,
premis sin arbedoj, floroj.
"Eble nun anĝelo Dia
ekaperos," ili pensis,
Kaŝis sin malfeliĉuloj.
Sed, simile al aŭroro
ĵus aperis ora nubo, -
ĝi de paradiz-montetoj
ŝvebis antaŭ du la homoj.
Ilin alparolis voĉo:
"Nevidebla nun mi estas!
Tamen gvidi vin mi volas
tra la vivo. La aŭrora
brilo loĝu en la koroj!
Estu lumo ĝi al vi!"
Kiam gutas en la sulkon
ŝvito de l' vizaĝoj viaj,
tiam sorĉas oran kampon
mi al lacaj la okuloj,
- florĝardenon! Nov-Edenon!
Kaj virino! Elekita
estu vi homarpatrino!
Infanet' ĉe brusto via
al vi ŝajnu anĝeleto!
Vi eĉ ploru pro feliĉo!
"Sed", demandis nun la homoj,
"vi, sendinto de l' konsolo,
ĉu vi volas nin forlasi
en moment' de nia morto?
Lumu ankaŭ tiam vi!"
Venis de la nub' respondo:
"Post mallumo sekvos lum'!
Kiam tag' de l'viv' forpasas,
venos mia lum' al vi.
Paradizon montros mi!"
"Konsolanto de l'ĉielo
diru: Kiu estas vi?"
"Estas mia nom': E S P E R O!
de la kred' kaj am' filino -"
- - - - - - - -
Tiam roza nub' disiĝis,
la mortdevena ĝi ĉirkaŭis
kaj la ĉielanon kaŝis,
kiu donis al l'animoj
la trankvilon kaj la pacon.
|