Antaŭ multaj jaroj mi kaj mia patro aŭdis Esperanto-radioprogramon el Nederlando. Mi nun ne memoras pri kio, oni parolis en la programo, sed mi ankoraŭ memoras la konigan melodion. La titolo de la melodio estas
"Esperantomarso".
Multmaniere mi provis trovi la muziknotojn pri la marŝo, kaj fine estis eble por mi mendi ilin ĉe la eldonejo Klavarskribo en Slikkerveer, Nederlando. Kiam mi ricevis la notojn, mi vidis ke la ĝusta titolo de la marŝo estas "Esperantomarŝo, Oficiala marŝo de la Internacia Esperantomovado". Komponisto estas Jac. Feitsma.
La muziknotoj, kiujn mi ricevis estis specialaj notoj por piano laŭ unika sistemo de la eldonejo. Mi do aranĝis la marŝon por Bygstad Skule- og Hornmusikk, kiun mi kondukas.
Kiel fino de la sezono por la kornorkestro ni ludis programon konsistanta el muziko de multaj partoj de la mondo, kaj la lasta punkto de la programo estis "Esperantomarŝo".
Kiam la orkestro koncertas mi kutime rakontas pri la muziko. Nu mi ankaŭ rakontas pri la Esperantomarŝo, la laboro trovi kaj aranĝi la muzikon, kaj mi multe ĝojis kiam mi nun al mi mem donis la eblecon informi pri Esperanto kaj krei intereson pri la lingvo en la Zamenhofa jaro.
Priskribo pri "Esperantomarŝo":
Estas triparta marŝo laŭ la prusa tradicio. Post brila fanfaro, venas la unuan temon de la marŝo. La temo estas ludata per la malgrandaj, helsonantaj instrumentoj. La karaktero de la temo estas gaja kaj feliĉa, ĉarma kaj gracia.
La dua parto estas tre grava kaj majesta. La melodio estas ludata per la grandaj, malhelsonantaj instrumentoj kun granda forto.
Venas la tria parto. Post alia fanfaro venas melodion, kiu ne estas komponita de Jac. Feitsma. Li uzas la Esperanta himno La Espero, komponita de F. de Ménil. La forteco de la temo estas unue mallaŭta, sed ripetita ĝi estas laŭta, pomposa kaj grandiosa.
Amike
Kurt Erland
Kurt Erland, Førde, Norvegio.
post(a)instrumental.no