Grava estis la Esperanto-movado en Germanio - iam, antaŭ al la bruna barbareco detruis ĉian liberon kaj kulturon. Fiera estis la tutmonda esperantistaro pri la rolo, kiun ludis ĝia germania sektoro. La laborista Esperanto-movado tie estis plej vigla, la organizoj de niaj germanaj k-doj la plej fortaj - kaj eĉ en la bedaŭrinda fratbatalo sin montris ia grando kaj potenco de nia movado. Atentinda ankaŭ estis la stato en la burĝa movado: konataj entreprenoj eldonadis imponajn librojn kaj gazetojn, influhavaj personoj subtenis la internacian lingvon - oni povis esti kontenta pri la progreso de Esperanto en tiu lando. La tuta esperantista mondo fiere rigardis al Germanio.
Kaj nun? Ĉio ĉi estas pasinta, kelkaj monatoj de faŝisma firegado sufiĉis por ĝisfunde ŝanĝi la bildon. La proleta Esperanto-movado estas ekstermita; la unua bato trafis LEA kaj IPE - ĝiaj organoj Arbeiter-Esperantist kaj Internaciisto ne plu povis aperi. La dua viktimo estis SEA, kiu volis adaptiĝi al la cirkonstancoj kaj neŭtraliĝi,
provante pluekzisti sub la nomo Societo de Esperanto-Amikoj (SEA) kaj eldoni propran organon Der Esperantofreund (La Esperantoamiko). Tiu provo tamen malsukcesis; okazis domtraserĉo ĉe SEA kaj konfisko de
presmaŝino kaj alia materialo. Nenia laborista Esperanto-movado do nun ekzistas en Germanio.
Sed la burĝa movado - kiel rilatas la faŝismo al ĝi ? Nu, sufiĉas ja legi "Heroldon", kiu malgraŭ flata kaj sendigna defendo de la "revolucio" interlinie devas konfesi multajn ĝenojn kontraŭ Esperanto en la "nova" Germanio. Kaj oni ne povas pretervidi, ke aperis ia speco de esperantistoj, nomintaj sin "neŭtraluloj", kiuj tre klopodas fari aliancon kun la faŝismo. Se la situacio ne estus tiel serioza kaj malĝojiga, ni nun povus fieri pri la pravigo de nia ĉiama aserto, ke ne ekzistas neutraleco. Kiam oni moke kritikis nin pro tio - kaj nun la sinjoroj mem liveris la pruvoan por nia starpunkto.
Kion do faris la "samideanoj", la kavaliroj de la "interna ideo", la adeptoj de l' "homaranismo"? Kion ili faris? En senhonta maniero ili genufalis antaŭ la hokukroco, humiliĝis kaj "samdirektiĝis". La Germana Esperanto-Asocio (GEA) jam rapidis - post orakla, en malbona germana lingvo verkita respondo de l' interna ministro - eldoni novajn direktivojn por la estonta agado, el kiuj ni citas (Germana Esperantista n-ro 7:)
2. Gvidanto (ĝis nun: prezidanto); li devas esti nacisocialisto ...
4. Konsilantaro; ĝi konsistas el maksimume naŭ membroj, kiujn la gvidanto eknomas ...
7. La estro de loka grupo estas eknomata de la gvidanto ...
11. ... ne-arjuloj, marksistoj kaj komunistoj ne estas allasataj ...
16. La ĉiujare okazonta kongreso ... havas konsilantan funkcion ...
Jen do kelkaj punktoj el la nova regularo, plena da faŝisma "spirito". Ĉiopova gvidanto, eksigo de socialistoj, ignoro de ĉiuj iam ŝajnigitaj principoj - jen la vera vizaĝo de l' burĝa "neŭtralismo".
Ni tamen kredas, ke multaj esperantistoj, eĉ burĝaj, forte kontraŭas tiun malindan "samdirektiĝon". En la sama numero de GE ni ja legas, ke nekonato el Breslau dissendis cirkuleron kun alvoko je protesto kontraŭ ĝi. Tiu vere kuraĝa homo subskribis per samideano, kiu post pereo de la nuna registaro diros sian nomon. Tiaj protestoj ja ne efikos, oni devas forlasi tiun organizon, kiel faris nia k-do Simon, malnova esperantisto, kiu el antaŭmilita tempo estis membro de GEA. Nun li skribis al ĝi jenan leteron:
Proteste kontraŭ la fia "samdirektiĝo" de via ligo, laŭ kiu d-ro Zamenhof, se li ankoraŭ vivus kaj partoprenus la kongreson, eĉ ne rajtus sidi inter la prezidantaro, mi eksiĝas el via asocio. Mi estas depost 1904 "ĉiama membro" de via ligo kaj scias el la buŝo de l' Majstro, kiajn grandajn esperojn li el la prosperado de via asocio konkludis por siaj pacismaj ideoj. Des pli sankta estis via devo, "malamon de la gentoj" forigi de via asocio, eĉ se ĝi pro tio - honore - estus pereinta. Sed vi kovris vin per honto kaj en § 11 de viaj gvidlinioj faris kadavro-malhonorigon je d-ro Zamenhof. La sola esperigaĵo en la julia numero de GE estis la alvoko de la "samideano" el Breslau. El ĝi mi konkludas, ke la konscio de kelkaj esperantistoj ankoraŭ estas maldorma. Ili formos la kernon de la "brava kolegaro", kiu donos al la mondo pacon kaj socialan justecon, ĝis kiam la nuna reĝimo en Germanio estos sufokiĝinta en sango kaj honto - kaj la aĉiĝinta GEA kun ĝi.
Malsamideane Otto Simon, LK.
Tiuj kuraĝaj vortoj ja estos ignorataj kaj oni ne ĉesos, hipokrite trompi la mondon per trankviligaĵoj, ekzemple per la laborplano de la grupo Dresden, kiu tradukas "valorajn eldirojn de niaj gvidantoj pri la paco kaj la pacemo de la germana popolo". Oni ne ĉesos deklari, ke la vivo en Germanio estas normala kaj sendanĝera, kvankam ni ĵus eksciis el cirkulero de la Slovaka Grupo de l' Esperanto-Klubo Bratislava, ke vojaĝanta komercisto estis terure batita de la brunaj banditoj, nur ĉar li portis la Esperanto-insignon ... Do, kiu volas riski tian aventuron, ja povas ĉeesti la "arĝentan", "jubelean" kongreson en Köln, tiun plej grandan skandalon en la Esperanto-movado depost ekesto de la lingvo. Kelkaj rifuzoj tamen jam okazis, kiel tiu de LT.F. (Internacia Transportlaborista Federacio), kiu, ricevinte inviton de la kongreskomitato, malakceptis ĝin kun protesto, motivigante, ke ĝi ne partoprenas kongreson en lando, kie libroj estas forbruligataj kaj socialistoj turmente persekutataj.
Germano
|