Esperanto Nia
Vojaĝoj

Chr. Graversen
El feriletero.


- Sed nun pri la strangaĵoj, kiujn mi renkontis, kvankam ili en­vere tute ne estis strangaĵoj, sed nur simplaj naturaj fenomenoj, ŝaj­nante strangaj al mi nur pro tio, ke mi neniam antaŭe spertis ilin. Kaj certe ankaŭ vi miros aŭdante pri ili; do aŭskultu:

En brila somervetero mi ekbicik­lis por veturi al Vesterhavet. La distanco estas en tute 5 mejloj, kaj jam post la 2 unuaj mi ekvidis okcidente la dunojn, la sablo-montoj ĉe la maro. Tio tre mirigis min, ĉar la dunoj ja tute ne estas altaj, kiel do estis eble vidi ilin je distanco de 3 mejloj? Krome ili aspektis kiel estantaj nur 1 mejlon for. Ĉu ili eble etendis sin 2 mejlojn en la landon? Preskaŭ nekredeble.

Mi biciklis 1 mejlon plu, sed la distanco al la dunoj ne ŝajnis mal­grandigi; eĉ ŝajnis, kvazaŭ la dunoj mem malgrandiĝis, kvankam la malan ŝajnon oni devis atendi, pro la efektive malgrandiĝinta distanco al ili. - Stranga sorĉaĵo!

Duonan mejlon plu, kaj la miste­raj dunoj estis tute for. Anstataŭ ek­videtiĝis baldaŭ en la horizonto malgrandaj blankaj makuloj, tiom malalte, ke ili estis videblaj nur laŭ direktoj, en kiuj la tereno estis tute ebena. Jen la veraj mardunoj, ĉa. 1 mejlon for; la aliaj do estis nur trompaĵo: Fatamorgano.

Ĉe la maro estis Havgus, tio estas estiĝo grandamase de nebulo super la akvo; supren de la mar­akvo, kaj de la akvo en marĉlagetoj, leviĝadis nebul-nuboj, tute videble, kaj tiom dense, ke la suno nur iam kaj tiam povis tute trapenetri. Tio efikis iom malvarmige, sed la du­nosablo ankoraŭ estis tiom varma, ke estis rava ĝuo kuŝadi nuda sur ĝi aŭ sin tute enfosi sub ĝin. Kom­fortega kuŝejo estas tia pura varma sablo; ĝi tiel agrable adaptiĝis al la formo de korpo, ke ĉiu muskolo ĝuas perfektan ripozon.

La Havgus fariĝis pli densa kaj malagrabla, kaj tial mi baldaŭ reiris hejmen. Sed kelke da tagoj po­ste mi denove vizitis la maron, kaj tiam sablo, vetero kaj maro konku­ris ĝojigi min, kaj mi la unuan fojon en mia vivo banis min en Vesterhavet. - Mi restis bangasto tie en du semajnoj.

Ege mi surpriziĝis pro la forto de ondo ruliĝanta alborde. Kontraŭ ondo kiel la jena(*) estas tute ne­eble kontraŭstari; ĝi renversas onin, pilkludas per oni sen ia estimo al la homa digno. Sed tio daŭras nur tiun momenton, dum kiu la an­taŭenfalanta ondokresto preterpasas; tuj poste la akvo estas denove tiom kvieta, ke oni povas mem decidi pri sia pozicio. Oni ne estas kunportata de la ondo, sed restas proksimume sur sia loko. - Kia ra­viĝo ĵeti sin kontraŭ tia ondo, bo­rante sin per la kapo tra ĝia impe­ta akvoamaso.

Kelkloke la akvo, nur malmultajn paŝojn de la bordo, atingas al oni ĝis la kapo, dum ĝi du paŝojn pli ekstere apenaŭ atingas ĝis la ge­nuoj. Nu, tion mi ja envere sciis antaŭe, ĉar laŭlonge de la bordo ja atendas sin 2--3 sablo-rifoj, kaj tio ja signifas, ke la fundo havas ĝuste tian formon.

La unua desegnaĵo montris, kiel ondoj povas aspekti ĉe la bordo kaj super la rifoj, sed kie la akvo estas pli profunda, grandaj ondoj aspek­tas tiel (nova desegnaĵo en la letero montris kiel). Kiam oni kuŝas tie, la grandaj ondoj ne superfluas onin. Estante en la valo inter du ondoj, oni ne devas mem fari ion por veni sur la supran parton de la venanta ondo, la akvo mem levas onin sup­ren. - Mi miras, ĉu vi povas imagi, kiom rave estas flosadi tie; en unu momento estas videblaj al oni nur la ĉielo kaj la dekliva flanko de la plej proksima ondo, kaj momenton poste oni povas rigardi super sen­nombraj ondodorsoj, longe, longe for. Tiel oni balanciĝadas supren­malsupren, dum la ondoj sub oni forrapidadas en senfina vico. Kaj kuŝi en tia sal-peza akvo estas vera ripozo, dum oni en lago-akvo devas labori por ne subakviĝi.

En multaj el la tagoj ĉe la maro estis al mi, kvazaŭ mi estus en pa­radizo; eĉ la serpento ne mankis. Mi renkontis ĝin iun matenon en la akvo, kie ĝi kuŝis trankvila kaj se­rena kiel bildo de senkulpeco. Ĝi estis granda meduzo, la tiel nomata brulum-meduzo; sed ĝi aspektis tiel sendanĝera, ke mi volonte interrila­tis kun ĝi. Mi prenis ĝin supren al mi kaj tuj surpriziĝis pro ĝia beleco en la aera elemento; la sunradioj trairis ĝin kiel la vitro, kaj pro la lum-refraktiĝo ĝi brilis per ĉiuj koloroj de la ĉielarko; kaj ĝia formo: en la akvo ĝi aspektis kiel muk­amaso iom patkukoforma, sed nun vidiĝis ĝiaj diversaj organoj bele simetrie aranĝitaj, kiel ĉi tiu desegnaĵo povas montri (tria desegna­ĵo en la letero). - Stulta babilaĵo, tiu pri brulumo, pensis mi kaj me­tis la belajn kvar kilogramojn de­nove en la akvon.

Mi komencis naĝi, kaj ekvidis tuj alian meduzon, kaj tie du, hoho, jam estis multaj; sed en la akvo ili bedaŭrinde aspektis kiel palgrizaj muk-amasoj, sen ia ajn beleco de koloro au formo. Sed tamen sentiĝis amuze kaj agrable kolizii kun ili dum naĝado, kaj tio okazis ĉiumo­mente. - Ho ve! ĉi tiu mar-serpen­to ne estis malpli insida kaj trompa ol la Eden-serpento de la biblio: antaŭ ol unu horo pasis, mi eksentis strangan juketon ie kaj tie sur mia korpo, kaj dum la sekvanta horo tiu juko kreskadis, ĝis mia tuta haŭto brulis pro preskaŭ koroda brulumo. Laŭ la paso de la tempo mi miris, timetis, teruriĝis, mi ja estis tute sen sperto pri tia stato; ĉu ĝi estis danĝera? Ĉu la doloro povis kreski ĝis neeltenebleco? - Mi frotis min, mi kuregis tien kaj reen, mi rulis min sur la sablo, mi ekkuris por ĵeti min en la malvarmigajn ondojn, sed haltigis pro la perfidaj meduzoj tie. Kiel iam Adamo kaj Evo ankaŭ al mi la paradizo pereis; kaj ĝis tiam certe neniu diablo pli ridaĉis pro sia sukceso ol miaj belaj meduzoj.

Pluraj horoj pasis, antaŭ ol mia korpa stato ordinariĝis, kaj dum pluraj tagoj regis min ia nerva ti­mo dum restado en la akvo, kvan­kam ne plu meduzoj estis videblaj. Mi miris iomtempe pri ilia subita tuta foresto, sed, kompreneble, la tuta svarmo estis forportita aliloken de la laŭborda fluo, kiel la sama fluo estis la kaŭzo de ilia subita apero en mia banloko.

Iun matenon, en brila senventa vetero, mi vadis en la akvon, pen­sante pri - - mi ne scias, sed cer­te miaj pensoj estis okupataj pri io neproksima, ĉar la akvo atingis al mi ĝis la koksoj, antaŭ ol mi aten­tis, ke estis io neordinara je la ak­vo. En tia senventa vetero la akvo ordinare estis travidebla kiel kri­stalo, kaj la sabla fundo tutklare videbla kun siaj formaĵoj kaj ram­pantaj etaj estaĵoj. Sed nun: mi subite atentis, ke mi ne povis vidi la fundon, kvankam la akvosurfaco estis tute trankvila kaj senkrispa; anstataŭ la helan sablon, kiun mi sentis per miaj piedoj, mi vidis - ­mi ne povis distingi kion; ia sen­kontura densa malhelaĵo kvazaŭ kovris la fundon ĉirkaŭ mi, tiom longe for, kiom mi povis vidi. Ta­men, rigardante vertikale mal­supren, mi konstatis, ke miaj pie­doj kaj la sablo proksime ĉirkaŭ ili estis videblaj kiel ordinare. Mi kva­zaŭ staris en cilindra truo kun hela fundo kaj malhelaj flankoj; la dia­metro de la cilindro estis ĉa.1 m. Ia stranga timema sento momente kaptis min: kio povas tio esti? Sed mia scivolemo venkis, kaj mi faris du paŝojn por iri en la malhelaĵon, sed, stranga fenomeno, la hela truo sekvis min; mi provis laŭ aliaj di­rektoj, sed ĉiam miaj piedoj trovi­ĝis en la centro de la cirkloforma fundo. Ĉu eble estis nur ia stranga lum-efekto? esplor-demande mi ri­gardis supren, sed ricevis neniun respondon de tie, kompreneble. Mi etendis unu kruron kvazaŭ piedba­tante la incitantan malhelaĵon, kaj tiu movo fine kondukis al klarigo de la mistero: Mia piedo ne atingis la malhelan muron, car tiu ekste­ren-movis sin kvazaŭ fuĝante la baton. Sed je tiu subita formŝango de la cilindro estiĝis kelkaj ekbrile­toj en la malhelaĵo, kaj mi vidis, ke la malhelaĵo konsistis el - - den­sa amaso da malhelaj fiŝetoj (kom­preneble, normalaj okuloj, t. e. ne­miopaj kaj ne-kolorblindaj okuloj, jam komence cstus vidintaj tion).­Kia stranga observaĵo! Klinante min iom malsupren, mi vidis milojn da fiŝbusetoj direktataj al mi, kaj du­oble tiom da etaj okuloj rigardadis min, certe kun miro kaj timemo, kion atestis la konstanta distanco al mi.

Por esplori, kiaj la fiŝetoj estis, mi rapide kaptis en la svarmon, sed ili estis tro rapidaj, mi kaptis nur akvon; denova provo kun sama fiasko. Do mi devis uzi ruzon: mi iris kontraŭ ili direkte al la bordo, kvazaŭ ŝovante ilin en pli kaj pli malprofundan akvon; la svarmo pro tio kunpreniĝis tiel, ke estis tute neeble forfugi kaptantan ma­non. Mi do prenis unu el ili kaj ri­gardis ĝin dum duona minuto; sed eĉ tia malgranda tempeto estis tro longa al ĝi ekster la akvo; metite denove en la akvon ĝi kuŝis surflan­ke, faris kelkfoje ian barakteton, sed ŝajnis esti mortanta; mi ne vi­dis ĝin refortiĝi.

Estis milionoj, eble miliardoj, de tiuj fiŝetoj en mia banloko. Svarmo da skombroj sekvas tiujn fiŝet-ama­sojn por frandi ilin. Kaj kie skom­broj svarmas, tie kolektiĝas du aliaj estaj-gentoj: Focenoj kaj homoj, por frandi la skombrojn; la focenoj kaptis ilin 1-3-ope por tuja glutado, la homoj kaptas ilin multmilope por disvendado longe for de la maro.

La postan matenon la situacio ĉe la maro estis tute alia: Laŭlonge sur la bordo kriegadis svarmoj da mevoj, ­frande glutante fiŝeton post fiŝeto. Veninte proksimen mi vidis, ke la fiŝetoj estis mortintaj; milojn ĉe miloj ili kuŝis sur la sablo, sur kiun la bord-ondado estis ĵetinta ilin. - ­Kaj en la akvo? Eĉ ne unu fiŝeto plu; forkondukitaj de la laŭborda fluo, same kiel antaŭe la meduzoj. Sed tamen restis io de ili: La akvo estis iom malklarigita de sennom­braj tre malgrandaj grajnetoj, ovoj de la fiŝetoj, kaj supozeble ankaŭ de laktumo ... - Mi pensis, ke certe venos baldaŭ svarmoj de aliaj estaĵoj por frandi la ovojn, aŭ iom po­ste la idojn. - La vivo estas stran­ga; la plej multaj estuloj, eĉ preskaŭ ĉiuj, ricevas la vivon nur por esti manĝataj de aliaj. Al homa sento tio ŝajnas kruela; espereble la be­stoj ne sentas ion similan.

Chr. Graversen.
Notoj
(*) En la letero estis desegnaĵo mon­tranta profile, kiel la ondo levi­ĝas je alta kresto,
kies supraĵo, irante pli rapide ol la suba parto, faladas antaŭen-malsupren.

La bildoj kaj desegnaĵoj ne estas en ĉi tiu rakonto.

El: Dansk Esperanto-Blad, n-roj 7 + 8, julio kaj aŭgusto 1944.