Esperanto Nia
Movado/Poezio

 
Nekonatulo (= A.A.)
Festkanto.
La jarkunveno 18-19-20-an de majo 1962.
Melodio: Der er noget i luften.
Hodiaŭ ni festas post granda labor'
kaj ĉiuj ĉagrenoj jam nun estas for.
Ĉar tiu mirinda
kaj tre triumfinda kunveno por ni
ja ĉiam trumpetos por plia progres' energi'.

Fanfaro por "Holle" por Magnus kaj Svend,
kaj plus la edzinoj kaj "Snøjser" kun ben'.
Ĉe tiuj mirindaj
kaj tre preferindaj gvidantoj por ni
ja ĉiam troviĝas la ĝusta labormelodi'.

Ni ŝatas la feston kun ties plezur'
sed ne forgesiĝas la lingva kultur'
Por ni Esperanto
la lingva giganto por paco de l'mond'
ĝi estas la tasko, la tasko por ni en la rond'.

La mondon etigas ampleksa trafik'
surtere, aere kaj kosmo-praktik'
Sed plurlingva uzo
traduka konfuzo jam regas en mond'
Trans tiu abismo ekzistas la mondlingva pont'.

La suno printempa nun brilas en nord',
kaj ĉio vestiĝas en verda kolor'.
Nun flirtas la flago
dum nokto kaj tago antaŭen la front'
kaj alte, tre alte ni svinĝu ĝin super la mond'.

Hodiaŭ ni festos, sed morgaŭ la fin',
pro ĝoja kunesto, ni tre dankas vin.
Ĉar estas mirindaj
kaj tre rimarkindaj la tagoj kun vi,
kaj ili enhavis sonoron de festmelodi'.

En urboj, urbegoj, vilaĝoj, kampar'
alvokas geanojn kongresa fanfar'.
Kun sama honoro
al ĉiu koloro de anoj ĉe ni,
kaj ĉiuj nacioj kunestas en pac-harmoni'.

 

Trovita kanto!
Verkita de "A.A." (Eble Antonius Andersen).
(Eble DLEA-kongreso...)
Melodio: Der er noget i luften.
(Konata dana kanto).