Esperanto Nia
Poezio

H. P. Frodelund:
Flagokanto.
Melodio: Ja, vi elsker dette landet.
Nia ruĝa sangstandardo,
Venke flirtu vi
Meze en batala ardo
Alte super ni.
En ĉi tiuj nigraj tagoj
Tuj rektiĝas nuk'
/: Ĉe memoro pri la agoj
Sub la ruĝa tuk'. :/

Nigra diktatora hordo
Ĉie levas sin,
Sed ni kontraŭ ĉi-malordo
Jam preparis nin.
Liberecon ni defendas
Per parol' kaj ag',
/: Batalpretaj ni atendas
Sub la ruĝa flag'. :/

Ni ne lasas nin haltigi
De la nigra hord',
Idealojn nin kunligi
Devas ĝis la mort'.
Malamikoj sin fortiras
Time en forflug',
/: Kiam ni antaŭeniras
Sub la ruĝa tuk'. :/

Notoj
El: Esperanto-Sangbogen, 1941
Eldono: Dansk Arbejder Esp. Forbund
& Dansk Esp. Selskab.

Komponisto: Rikard Nordraak (1842-1866)