Esperanto Nia
Poezio

H. E. Jensen
Gaja bubo!
Melodio: Riis Magnussen

Tra la brilo de l' somero
iras sur la polva voj'
en belega la vetero
al la urbo mi en ĝoj'
kun la poŝo sen monero,
sed kuraĝo en la kor'
en la brusto la espero
kaj la bildo de l' trezor'!

Plej aminda sur la tero,
ĉiam dolĉa estas ŝi,
inda por ĉiela sfero -
tamen taŭga ja al mi!
Poto, kruĉo kaj kulero
puraj brilas en la ŝrank',
en mateno kaj vespero
sonas kante ŝia dank'.

Ho, ĝojiga la afero
pri la ligo inter ni!
Kuraĝiga la espero,
kaj neniam velkos ĝi!
En kabano - sen monero -
dolĉe vivas mi kaj ŝi,
paradizon sur la tero
ĉiam ĝuas ambaŭ ni!

Kiam baldaŭ je vespero
al la urbo venos mi
kiel la pied-koĉero,
dolĉe min atendas ŝi
kun plenplena suptelero
por malsata la stomak'
kaj aldone - laŭ prefero -
kisfloranta ĉirkaŭbrak'!

Notoj
El: La semajno, III-a jaro, 23-a numero,
3-an de junio 1939.
La desegnaĵo estas ankaŭ de H.E.Jensen
(† 1974.)
(Pardonu, - estas ege malklara desegnaĵo - sed tamen...ĉu ?)