En la antaŭa numero de Dansk Esperanto-Tidende s-ro Kr. Langgaard skribis artikolon pri geografiaj nomoj en Danlando. Ankaŭ mi iomete okupis min pri ĉi tiu vere tre interesa kaj nepre solvenda problemo. Por solvi ĝin oni povas eble uzi la ĉisube skizitan metodon.
Unue mi respondu la demandon: Kial ni havu internaciajn nomojn?
Unue, ĉar la internacia formo estas senpere elparolebla de ĉiu eksterlanda esperantisto.
Due, ĉar kaj por danoj kaj por eksterlandanoj estas pli facile, se dum parolo oni ne ŝanĝu la lingvan sonoron por diri alilingvan nomon.
Trie, ĉar la derivitaj formoj (-a, -ano k.t.p.) estas eblaj - laŭ mia opinio - nur, se internacia formo ekzistas.
Do mi rekomendas la jenan sistemon:
- 1. Se la loko estas eksterlande konata kaj tial havas specialajn nomojn - inter si similajn - en la diversaj lingvoj, oni uzu la 15-an regulon de la zamenhofa gramatiko. Oni adoptas la internacian formon, eble post ortografia transskribo.
- 2. Se la unua metodo ne estas aplikebla, oni povas uzi la formon uzitan en la latina lingvo, la internacia lingvo de antaŭa tempo.
- 3. Se nek internacia nek latina formoj ekzistas, oni uzu la danan nomon, ĉu
(a) rekte per nura almeto de "o", - ĉu post transskribo de
(b) la nuna aŭ
(c) pli malnova formo.
Laŭ la 1-a regulo ni ricevas aŭtomate la nomojn Kopenhago, Elsinoro, Sundo. La internacia formo Kopenhago absolute malebligas la formon Kobenhaŭno. Ĝi estu mortnaskita! Kaj ekzistas nur unu Sundo! En antaŭa tempo, kiam nia lando estis pli potenca, oni postulis de ĉiu ŝipo trapasante la Sundon la sundimposton ĉe Elsinoro. Tiel tiuj du nomoj fariĝis internacie konataj, kaj tial nun nepre neŝanĝeblaj.
La nomo Aarhus estas malfacila. Oni elektu inter la kvar formoj Arhuso (2 kaj 3b), Aroso (2 kaj 3c), Aarhuso (3a) kaj Orhuso (3b). Aroso estas elektinda pro eŭfoniaj kaŭzoj. Arhuso similas al la plej ofte uzata latina formo, sed ne estas same facile elparolebla kiel Aroso kaj ankaŭ ne sonas same bele. Tio eĉ pli validas pri la kvarsilaba monstro Aarhuso. Orhuso havas la aventaĝon de fonetika simileco, sed samtempe la malavantaĝon de ortografia malsimileco. La lasta estas en ĉi tiu kazo la pli grava, ĉar la transskribita litero estas komenca litero. Kaj ankaŭ ĉi tie la "rh" sonas malbele. Do ni elektu la formon Aroso. Pri tio konvinkas nin ankaŭ la derivaĵoj: arosa, arosano, arosanino.
Tiel zorge oni devas pripensi la demandon en ĉiu unuopa kazo. Oni vidas, ke la gravajn malfacilaĵojn kaŭzas la specialaj danaj literoj aa (å), y, æ kaj ø, kelkfoje ankaŭ la longeco de la vorto.
Pri la ceteraj urbnomoj mi volas diri nur tiom, ke mi ne timas uzi la nomojn Ålborgo, Asenso, Aŭgustenborgo, Bogenso, Brunderslevo, Kristiansfeldo, Esbjergo, Fredericio, Frederiksundo, Frederiksverko, Haderslevo, Haslo, Herningo, Hobro, Holstebro, Horsenso, Kertemindo, Koldingo, Korsoro, Lemvigo, Mariagro, Maribo, Marstalo, Midelfano, Nakskovo, Nibo, Nordborgo, Niborgo, Nistedo, Odenso, Randerso, Ribo, Ringstedo, Roskildo, Silkeborgo, Skago, Skanderborgo, Skivo, Slagelso, Stego, Svaneko, Svendborgo, Sonderborgo,
Tistedo, Tondero, Vardo, Vejlo, Viborgo, Vordingborgo.
Sed restas ja ankoraŭ multaj nomoj, kiujn mi ne kuraĝas transskribi. Tion faru la esperantistoj en la respektivaj urboj.
Selando, Fueno, Jutlando, Feroaj insuloj, Lalando, Falstrio kaj Moeno estas sufice taŭgaj. Certe ni diru Bornholmo kaj Langelando, aŭ eble sen "e": Langlando. Aŭ ĉu oni emas traduki: Longlando? Samsio kaj Fanio estas bonegaj! Taasingo aŭ Tasingo vere ne taŭgas. Mi preferas la formon Tosingo, sed mi ne volas nei, ke Torsingo sonas pli bele. Ne estas eble transformi Ærø en Esperantan ortografion, tiel ke ĝi similas al la dana vorto. Ĉu oni laŭ la metodo proponita de s-ro Langgaard kuraĝus diri Erio? Limfjordo sendube estas tre bona vorto. Ke tiu fjordo estas la limo inter la kontinenta Jutlando kaj la nordjutlanda insulo estas ja konata fakto. Pri la korekta etimologio ni ne parolu!
Estas certe, ke kreante tiajn internaciajn nomojn ni plej ofte akiras forgaj monstroj. Sed ni memoru, kion mi jam diris: Ni bezonas tiajn vortojn ne pro ni mem, sed pro la eksterlandaj esperantistoj.