Kiel anoncita en la lasta numero de la gazeto la danaj esperantistoj havis jarkunvenon dum la pentekosto en Grenaa. Bedaŭrinde la festkomitato forgesis elekti reprezentanton por la vetero, kiu verŝajne ofendigis pro tio kaj laŭ tuta povo elverŝis sitelojn da akvo en la kapojn de la kun ĝojo en la kortij alvenintaj partoprenantoj.
Tamen la esperantistoj, kiuj laŭ kutimo iras "obstine antaŭen", ankaŭ sin montris ĉi-tiun fojon nevenkeblaj. Post kora bonvensaluto de S-ino Mammen kaj iom da delikata pentekosta buterpano la esperantistoj antaŭvidante ĉiujn eventualaĵojn permesis al fotografisto "eternigi" ilin dum ili ankoraŭ aspektis bele kaj pentekoste vestitaj.
Post metrologiaj observadoj kaj profetaĵoj oni decidis unuanime iri al la cel' difinita, Femmøller (5 muelejoj); la maljunuloj kaj singardemuloj en fermita omnibuso, kie ili sidis bone ŝirmitaj kaj envolvitaj en tabakfumado. La junuloj kaj "anoj de freŝa aero" sekvis en granda malfermita aŭtomobilo, en kiu ili konstatis, ke la pluvo en Grenaa malsekigas same bone kiel en la cetera lando. Sed malgraŭ ĉio la humoro estis bona kaj laŭte sonis kantoj dumvoje.
En la sama momento, kiam la aŭtomobiloj forveturis, alvenis de Odense aŭtomobilo plena je gajaj junuloj, kiuj malgraŭ tio ke ili forlasis Odense je la 5-a matene, tamen tuj aliĝis al la karavano.
Post kafa trinkado en Femmøller kaj promenado al la pinto de la plej alta punkto, kie la esperantistoj imagis al si la belaspekton de la grandioza panoramo en sunbrilo, oni reveturis al Grenaa en se eble ankoraŭ pli forta pluvego.
Dum la festmanĝado la esperantistoj denove brilis kiel sunoj, gaje sekvis la paroladojn kaj festkanton je la honoro de Grenaa de la pseŭdonimo M. Bl. Honoraj gastoj estis invitataj al la festmanĝaĵo, mi i. a. sidis ĉe tablo kun la prezidanto de la turista unuiĝo, kiu okaze de la jarkunveno estis permesinta aperigon de Esperanto teksto en gvidfolio pri Grenaa.
Korpe refresigitaj de la bona mangaĵo la esperantistoj fordonis sin dum la cetera vespero al pli spirita ĝuo, nome koncerto kun kantado, pian- kaj violonludado, deklamado k. t. p., aranĝata de la tieaj esperantistoj, kiuj postlasis la memoron ĉe la fremduloj, ke la klubo "Nova Stelo" ne vane portas sian nomon.
Je la dua pentekosta tago okazis la ĝeneralkunveno de C. D. E. L. kaj la laborkunsido.
Plifavorataj de la veteraj dioj la esperantistoj dum la posttagmezo vizitis la belan marbordon de Grenaa kaj kun intereso rigardis la du somerdometojn de S-ino Mammen. Unu el ili ŝi grandanime kiel ĉiam disponigis al la vizitantaj junuloj de Odense, kiuj sentis sin kiel hejme tie. La kafon oni ĝuis en la apuda Strandhotel.
Laŭ malnova kutimo la partoprenantoj kolektiĝis dum la vespero por trinki "adiaŭan glason" kaj reciproke gajigi unu la alian, i. a. precipe burlesko, ludata de la junuloj de Odense, vekis grandan aplaŭdon kaj ridegon.
Post kora dankado al la afablaj Grenaa'anoj kaj kun "ĝis la revido en Sønderborg", urbo de la venonta jarkunveno, la eksterurbaj esperantistoj enlitiĝis por la venontan tagon reveni al Kopenhago, Odense, Kolding, Brønderslev k. t. p. de kie ili venis, ĉiuj konvinkitaj, ke la laboro en Grenaa estas en la manoj de fervoruloj, kiuj volas kunigi siajn fortojn je la honoro de nia granda afero.
Margrethe Noll.