Esperanto Nia
Poezio

Marie Hankel:
La verda stelo.
La bela verda stelo,
kvieta brilas jen.
Ĝi estas alta celo,
allogas nin ... kien?

Steleto, kara, mia,
kion do volas vi?
La brila lumo via,
kion alportas ĝi?

La stelo bela, klara,
mallaŭte diras ĝi:
Mi petas, mia kara,
la fratojn amu vi!

Notoj
El: Esperanto-Sangbogen, 1941
Eldon.: Dansk Arbejder Esp. Forbund &
Dansk Esp. Selskab.

Marie Hankel, germanino (1844-1929).