1.
Helsingør - belega loko,
paradizo apud mar'!
Via nomo, jen alvoko
por la verda amikar'
al la vivo harmonia
en la gaja, verda rond',
al labor' internacia
por la tuta, vasta mond'!
2.
Helsingør, al vi sopiras
multaj homoj dum la jar',
ĉar en vi libere spiras
ili en la verda ar',
vivas vigle kaj akiras
kaj por korpo kaj anim'
freŝan forton, ili diras
post la vivo sur pavim'.
3.
Elsinoro kun kastelo, ŝipfarejo kaj haven',
kun scenejo de l'fabelo
pri Hamleto en ĉagren' -
ne nur olda, historia,
kun nacia propagand', *)
sed la plej internacia
loko en la tuta land',
4.
ni al vi somere celas
por kunesto en labor',
kaj pri vi ni ne kverelas, kantas ni elplena kor'
kaj parolas, ne balbutas Esperanton kun fier';
Helsingør, ni vin salutas
en la lingvo de l'esper'!
|