Nun estas decembro, la monato de l' kristnasko kaj - monato de l' naskiĝo de Zamenhof. En ĉi tiu monato la homoj fariĝas molaj ĉe koro; dum kristnasko ili provas esti bonaj kontraŭ bestoj, infanoj kaj aliaj homoj plenkreskaj. De la preĝejoj aŭdiĝas la evangelio pri
eterna pac' sur ter'.
Vidante kaj aŭdante tion, oni sentas ĝin falsa, ĉar rigardante la nunan mondon kun ĝia malamo kaj suspektemo inter la nacioj, kun ĝia timo por la morgaŭo, kun homoj nervemaj kaj senripozaj, oni sentas, ke la kristanismo ne solvis, kaj certe ne povos solvi sian belan evangelion »eterna paco«.
Ĉu aliaj doktrinoj povos solvi tiun gravan problemon pri paco, laŭdire la plej dezirata celo de ĉiu unuopa homo? Certe la kaŭzo de malpaco kaj milito havas profundajn radikojn en la homa menso, kiujn ni ne povas disvolvi, sed kiel dronanto, ni kaptas ĉiun pajlon, kiu laŭŝajne estas la sola efika rimedo por nin savi.
Kiel esperantistoj kelkaj sin kroĉas al »la interna ideo«, sed tio ne estas reala. Laŭ mi pli bone estus studi la ideojn de Zamenhof pri homaranismo, kiu laŭ li ne estas identa al esperantismo.
La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj
komunikigadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco..
En la homaranismo estas ideoj vere tuthomaj, kiuj estas studindaj kaj sekvindaj, sed unu aferon ĝi ne kuraĝis tuŝi, nome la naciismon, kiu certe estas unu el la plej gravaj kaŭzoj aŭ almenaŭ pretekstoj de milito. - Tiu fakto pensigas nin pri la doktrino pri sennaciismo, kiun k-do Lanti enkondukis en la laboristan esperantismon.
Ĝi ja celas: malaperon de ĉiuj nacioj, tutmondan mastrumadon, enpenetron de unu sola kulturlingvo (Esperanto).
Ne eblas, kaj la intenco ne estas en tiu ĉi 70-linia artikolo, ĝisfunde klarigi la enhavon de tiuj diversaj ismoj, kiuj ĉiuj havas bonajn ideojn laŭvivindajn. Sed bedaŭrinda fakto ja estas, ke la homoj ne vivas laŭ siaj ŝatataj ismoj. Tio almenaŭ estas tre evidenta por la kristano, kies ĉefa devizo estas »amu vian proksimulon kiel vin mem.«
Ne, la diversaj ismoj certe ne savos la mondon kaj homaron el ĝia dilemo, sed kiel homoj ni havas la devon klerigi kaj edukigi, kaj tial mi en ĉi tiu artikoleto priparolis tri ismojn pri kies enhavo vi povas klerigi esperantlingve. Vi ja memoru, ke la 15-a de decembro ne nur estas la naskiĝotago de Zamenhof, sed ankaŭ la tago de l' libro, en kiu vi havas la devon aceti almenaŭ unu libron.
Do se vi deziras profundigi en la menciitaj ismoj, vi acetu al vi ekz. La biblio-n, la plej bona traduko el la hebrea lingvo, Vivo de Zamenhof-on kun ties bona ĉapitro pri homaranismo aŭ Manifesto de sennaciistoj-n, kiu detale klarigas la ideojn pri sennacismo.