Esperanto Nia
Movado - Poezio

 
* * *
Esperanto-Klubo de Horsens
4-jara fondofesto
1913 - 16-a novembro.
Melodio konata...
En la klubo venis gaja sento,
el la klubo iris forta voko.
Kvazaŭ per flugiloj de la vento
vokon sendis ni al ĉiu loko,
kaj gastaro kafon soifanta
tuj aliĝas nian familion.
En la klubo pace militanta,
ili trovos festan harmonion.

Festi volis ni jam en vespero
hieraŭa; sed veturigistoj
balon tiam faris, kaj afero
sama estas nun, ĉar misiistoj
nian halon uzas. Dum 4 jaroj
ni ne tiel estis malhelpitaj.
Misiistoj, niaj nunaj baroj,
vi forkuru baldaŭ disbatitaj!

De la klubo estas fundamento,
ke ni helpu unu la alian;
ni amuzu nin do en konsento,
ni ja faris rondon familian.
Por la klubo forta huraaro
tra la tuta domo tuj aŭdiĝos:
Vivu ĝi ĝis la venonta jaro,
kiam festo reefektiviĝos!

Aldono

Rapide parolanta Rasmusseno
por virinoj ĉarmaj tuj proponos
toston; vi aŭskultu lin kun peno,
ĉar orelojn uzi vi bezonos,
se vi volas bone lin kompreni.
Dolĉe kaj agrable la paroloj
fluas por la sinjorinojn beni;
ili estas ja por ni konsoloj.

Dua aldono

Por la Majstro poste Oleseno
laŭ kutimo lanĉos li parolon,
ĉar libera estas ĝi, kaj ĝeno
por neniu estu, se la volon
li nur havas. Eble el "Konkordo"
al ni venis nova parolanto.
Ni aŭskultos lin en bona ordo,
se parolos li en ESPERANTO.

 

El: Trovita papero!