Esperantonia
|
| * * * La hundoj |
|---|
![]()
|
"Ho, vere ni hundoj ja estas mizeraj kompatinduloj ĉilande!" diris ĉashundo reveninte de vojaĝo. "En la fora lando, kiun la homoj nomas Hindujo, tie estas vere taŭgaj hundoj. Vi eble ne kredas min, sed mi vidis per propraj okuloj, ke ili kuraĝis ataki eĉ leonon!" - "Sed, pardonu!", diris simpla kaj prudenta pudelo. "ĉu ili ankaŭ povas sukcesi en la batalo?" - "Sukcesi ? Ne-e, ne, tion ili ja ne povas, sed tamen, pripensu: - ataki leonon!" -" "Nu", - respondis la pudelo, "se ili ne povas sukcesi kontraŭ la leono, la hindaj hundoj, kiujn vi tiom laŭdas, do ili ja ne estas multe pli lertaj ol ni, sed evidente ili estas multe pli malsaĝaj!- - -"
|
|
El: "La Semajno", n-ro 2, 14-01-1939. |
Verkisto: Ulo, kiu estas ??? |