Esperanto Nia
Poezio

 
Petra Nielsen
Por infanoj kaj aliaj
Melodio: Bamses Fødselsdag.
Infanoj ĉarmaj estas - jes,
kaj lertaj gelernantoj.
Rapide ili lernas pri
muziko kaj pri kantoj.
Nun pri Esperanto ni
ankaŭ lernas tie ĉi,
Pri la vortoj "mi" kaj "vi"
kaj "ili", "li" kaj "si".

Pri "familio" lernas ni.
pri patro kaj patrino,
filino, filo, knabo, jes,
kaj frato kaj fratino.
Bone, bele, scias ni,
ankaŭ "multe", "tre" kaj "pli",
forta, granda, tro kaj plu,
kaj ni komprenas "ĉu".

Fenestroj estas en la dom',
en ĉambro pendas lampo.
Infanoj ludas en ĝarden',
kaj bestoj sur la kampo.
Floroj kreskas tie ĉi,
birdoj kantas nun por ni.
Ĉarma estas la somer'
kaj hela la veter'.

Ĉu porko estas homo?
Ne, ĝi estas granda besto.
La besto estas en la stal',
kaj birdo en la nesto.
Ni deziras lerni pli,
En la libro legas ni;
sur la tablo kuŝas ĝi.
Hura, por "ŝi" kaj "li".

 

El: "Jen la kanto de l' vojaĝ;' ", kantlibro eldonita de Dansk Esperanto-Forlag (L. Friis).