Esperanto Nia
Poezio/Movado

 
* * *
Al la interkoniga vespero.
Mel.: Den er fin med kompasset...

Bonvenon al ĉiu!
Fremdulo? - Neniu
en Esperantujo, la hejmo por ni!
Ĉu nova lernanto -
aŭ lingv' instruanto,-
amikoj fariĝas ni tuj tie ĉi!
: Tra-la la la la la:
Tra-la la la la la la la la la la la.
Jen estas la vojo
al vivo kun ĝojo
en plena feliĉo por vi kaj por mi!

Kaj ni en la klubo
tre ofte - sen dubo -
de nun kolektiĝos en gaja humor!
Ni vigle babilas,
sed ne malĝentilas
per dana parolo kun granda fervor'!
:Tra-la la ---
Sed en Esperanto
parolo kaj kanto
aŭdigas ĉiame dum kluba la hor'!

Pri venko ni revas!
La tason ni levas,
jes, tason kun kafo pro manko de vin'
Je plenharmonio
kaj plensimpatio
eltrinku, amiko kaj vi, amikin'.
:Tra-la la ---
Por la perspektivo
nun kvinfoja vivo
eksonu elkore ĉe l'kanto la fin'!

 

El: Trovita papero!
El K.E.K.s bekendtskabsaften - lørdag 7.01.1956.