La lernolibroj diras - konforme kun la Zamenhofa konsilo, aŭ eble nur permeso - ke oni interpunkciu laŭ sia propra nacilingva kutimo. Ni rigardu, kiel skribintoj aranĝis sin kun tiu harmonikoregulo.
Josef R. Scherer, prezidanto super ĉiuj esperantistoj en NordAmeriko, ne ŝatas komon antaŭ ke-frazo (frazo komencanta per ke), sed, kvankam mi komence dum legado iom surpriziĝis pro tiu manko, ĝi tamen ne estas tre grava, ĉar renkontante ke, oni tuj sentas ĝin kiel komencon de nova frazo; konfuzo do ne povas estiĝi.
Julio Baghy, la mondfama verkisto, pekas ofte kontraŭ frazo komencanta per kaj, ne metante komon antaŭ gi; sed ŝajnas, ke li nur senpripense pekas, ĉar ofte li ĝuste metas la koncernan komon, sed ne ĉiam. Jen kelkaj ekzemploj el Printempo en la aŭtuno:
"La knabino jam ne donis biletojn, nur rigardis kaj ... ",
venante ĉi tien oni atendas vorton respondan al rigardis, sed anstataŭe sekvas: "... ŝiaj okuloj fariĝis ..."
"Ĉion bonan li rakontis kaj..." venante ĉi tien oni atendas esprimon respondan al rakontis, aŭ al ĉion bonan, sed anstataŭe sekvas: "... hodiaŭ li ... ".
"Ŝia deklamado pli koloriĝis en la sentopentroj kaj ĉe la ... ", ĉi tie oni atendas, ke la komplemento ĉe la ... respondu al en la sento-pentroj, sed sekvas: " ... fino ŝi ... ".
Kaj Isbrücker, la prezidanto de Lingva Komitato, se iel estas eble, li ne metas komon antaŭ kaj. Ekz.:
"La ĉefa afero en lingvo estas la vortoj kaj la literoj ...": la sekvo estas: "... estas nur helpiloj".
La organizo Nederlanda Protestanto kunfandiĝis kun Kristana Esp. Rondo Nederlanda kaj la nova societo ... ", nun sekvas: " ... prenis la nomon ... ".
En la lernolibro Petro de SAT, 7-a eldono, 1939, legiĝas (estas el priskribo de fabriko): " ... la ilaro rapide foruziĝis kaj forestis tute en
la laborejoj ... la necesaj ŝirmiloj".
Sed tiu manko de komo (aŭ de alia signo), kie nova frazo
komenciĝas, tiu manko faras ne nur embarasan konfuzon al la leganto, tiel, ke li devas haltigi la legadon kaj rigardi malantaŭen por ekkapti la intencitan sencon anstataŭ la unue ricevitan, sed, ĝi povas kelkokaze altrudi monstrajn imaĝojn al li, kion ilustras jenaj konstruitaj ekzemploj:
"Li plenmalsekiĝis pro la senĉesa pluvado kaj la sunbrilo, la certe promesita sunbrilo, tute forestis."
"Li englutis la tutan viandon kaj la hundon, kiu ankaŭ ege malsatis, li kontentigis per osto."
"Post mallonga agonio li mortis kaj kantis poste solene ĉiuj ĉirkaŭstarantoj."
Aliaj uzas pli da komoj ol ŝajnas necese. - En Parnasa Gvidlibro de K. Kalocsay kaj G. Waringhien estas inter multaj ekzemploj jenaj (en la sekvantaj ekzemploj mi metas (!) ĉe la lokoj, kie »erare« estas, aŭ mankas, komo:
"Restas nun al mi deziri, (!) laŭ la antikva formulo, ke ... ".
"Esperanto estas, (!) laŭ sia prozodia konsisto, (!) plej parenca al la pola ..."
" ... tiom da plezuro, kiom mi ĝuis, (!) skribante ĝin."
Sed rimarku! Nenie fariĝas ia konfuzo pro tio, ke troviĝas tiuj ne absolute necesaj komoj.
Trovigas tamen en Parnasa Gyidlibro ankaŭ lokoj, en kiuj mankas komo, kvankam tie ĝi estas vere necesa:
"Sed la franca, ne la esperanta vorto (!) estas elvokanta."
"Ni proponas (!) apud la ordinara formo, (!) alian akcesoran."
La komo post formo estas ja tute superflua, sed, ĉar la verkisto metas ĝin, li ankaŭ devus meti komon antaŭ apud.
E. Privat estas tute enamiĝinta en komoj. Ni vidu kelkajn ekzemplojn el Vivo de Zamenhof:
" ... tion ni konservas en la koro, (!) kiel lumon."
" ... ankaŭ per kondiĉoj materiaj, (!) la registaro akrigis la ... ". " ... kiel ŝafaro forvipita, (!) miloj da hebreoj enloĝadis ... ".
" ... ŝia kispuno pli efikis, (!) ol la mano de la patro."
Sed, denove mi rimarkigas, ke ne la plej etan embarason faras tiuj superfluaj komoj.
En Nova Testamento, presita en Londono, la komoj svarmas eĉ pli ol ĉe Privat; nur unu tipan ekzemplon mi prenas:
Li vidis klare en vizio, (!) ĉirkaŭ la naŭa horo, (!) anĝelon de Dio, (!) alvenantan al li, (!) kaj dirantan ... ".
Ŝajnas al mi evidente, ke, dum estas ofte malagrable ne trovi komon, kie ĝi devus esti, kaj tute kolerige konstati, ke la ricevita imago malakordas kun la cetera senco, do dum manko de komo efikas tiel, eĉ tro da komoj neniel ĉagrenas.
Nur en unu loko mi trovis, ke superflua komo kaŭzas eraran imagon; estis en Plena Gramatiko, en ekzemplo montranta, kiel oni metu komojn; jen ĝi estas:
"Fine, (!) mia amiko, (!) ne sen grandaj penoj, (!) finis sian taskon."
Veninte al sian oni konstatas, ke la ricevita imago pri mia amiko estas erara, mia amiko ne povas esti alparolo; do, la koma post fine estas absolute kondamninda.
Oni diras, ke la stilo de Zamenhof estas pli ol ordinare facile legebla, ke neniam la leganto konfuziĝas kaj estas devigata al relego. - Sed kial? Ĉu eble pro lia interpunkcio? Por iomete esplori tion mi tralegis
dekkelke da paĝoj el Marta, kaj mi trovis multe da komoj, ne absolute necesaj, sed ne unu solan ekzemplon pri manko de komo, kie komo
devas esti; kaj nur en unu loko mi trovis eraran komouzon, kaj tiu eĉ ŝajnas esti nur preseraro. Jen la ekzemplon:
"Je la unua horo posttagmeze Marta, (!) kiel ordinare forlasis la kudrejon, (!) por iri hejmen kaj pretigi tagmanĝon". -
Anstataŭ post Marta la komo devas esti antaŭ Marta, aŭ: post ordinare devas esti komo, ĉar komo troviĝas antaŭ kiel.
Kompreneble la interpunkcio ne estas la sola kaŭzo de la Zamenhofa stilklareco, sed tamen eble unu el la pli gravaj.
Nu, rezulte de tiu kom-esploro mi volas diri al ĉiu skribanto, kaj
 skribonto: Meti komon ie kaj tie ne ĝenas la skribanton, sed ĝi povas
multe helpi la leganton al tuja ĝusta kompreno. Tial: ne estu avara pri komoj. Uzu prefere tro multe ol tro malmulte da ili. Se vi iuloke estas necerta, ĉu metu aŭ ne metu komon, voĉlegu la frazon, kaj metu komon ĉie, kie vi dum legado faras paŭzeton.
Mi ja estas dano, kaj mi scipovas nenian nacian lingvon krom la danan. Mi scias, ke mi do eble riskas juĝi tiun interpunkci-demandon laŭ miopa dana lingvokoncepto. Sed tamen mi opinias, ke mi pritraktis ĝin laŭ ĝenerale validanta logiko, tiel, ke ne nur danoj, sed ĉiuj alilandanoj, kiuj kapablas pensi logike, volas pravigi min, ankaŭ la cititaj verkistoj, se ili serioze pripensus la aferon.
C. Graversen.
Postsendita postskribo.
Kion mi supre skribis pri J. R. Scherer, tio estas rezulto de esploro de artikoloj de li en Heroldo de Esperanto. Sed post transdono de la manuskripto al la redaktoro mi havis okazon legi Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo, kaj tiu verko ne suferas je la nomita komo-manko; ĝi kontraŭe estas eĉ eksterordinare bone interpunkciita.
C. Gr.
|