Esperanto Nia
Kanto

 
Ejlif Andersen
Je via sano!.
Je via honoro
ni kantu el koro
por vi.

La glasojn ni levas
ĉar tosti ni devas
nun pli.

Se toston ni rifuzas,
ni la amikecon misuzas.
La toston ni ĝuas hura - ni ĝuas hura.

Vigle, gaje nun tostas amikar',
tintas, ridas al la najbar'.
Bravo bravisimo, bravo bravisimo,
bravo, bravo, bravisimo,

Vivu longe! Vivu longe!
la ĉagreno restu for.

Hura, hura, hura, je via san'
Hura, hura, nun glas' en ĉiu man'!

Vivu longe! Vivu longe!
Ĉiam brilu la humor'.

Per glasenhavo smirus ni
la gorĝon, dum dezirus ni,
ke tra la vivo irus vi
en ĝojo kaj feliĉ'.

En ĝojo kaj feliĉ'.

 

Ĉiuj kantu staranta - escepte de la honorata...