En la ĝardeno de la paradizo vivadis Adam kaj Eva. Ili estis tre feliĉaj; ĉar ili ankoraŭ ne ekuzis sian penskapablon. Tamen, neniuj estaĵoj povas eviti la influon de la naturo. Ankaŭ ne Adam kaj Eva. Ili komencis manĝi el la arbo de kono je bono kaj malbono. Ili komenceis pensadi, kaj la ĉagrenoj ekvenis en la mondon.
Kain kaj Abel naskiĝis. Iun tagon ni ilin vidas oferante al Dio
dankoferaĵojn. La Eternulo atentis Abelon kaj lian donacoferon; sed tiun de Kain Li ne atentis. Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis. Li mortigis sian fraton. Kain, Kain, la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero. La konscienco eniris en la mondon.
Jarmiloj pasas. Post centoj kaj denove centoj da reinkarniĝoj ni ree renkontas Kainon kaj Abelon. Abel estas konstruanta ŝipon. Kain mokas sian fraton. La kataklismo venis. Abel saviĝis kune kun bestoj de ĉiu speco.
Denove pasas jarmiloj. En la lando Egiptujo regas Abel per saĝeco kaj
mildeco, sed Kain alvenis fronte de granda amaso da sovaĝuloj. La lumo de la mondo estingiĝis. Sed nur por iom da tempo.
Jarmiloj pasas. Kain kaj Abel mortas kaj naskiĝas. Evoluiĝas la kono je bono kaj malbono. Ni vidas Abel instrui la homojn en Grekujo. Kain venenigis lin. Kain, Kain, la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero.
Jarcentoj pasas. Kain kaj Abel mortas kaj renaskiĝas. En Judujo antaŭ du mil jaroj paroladis Abel la vortojn de Dio: Kiel homo semas, tiel ankaŭ ĝi rikoltos. Amu vian proksimulon kiel vin mem. Kiu mortigas per glavo, tiu mem mortos per glavo, k. t. p. Kain kruceumis Abelon sed nun neniam plu povas Kain estingi la lumon de la mondo. Ĉar, la plej granda potenco ne estas (kiel kredas Kain) en la glavo, en la pafilo, bombo aŭ veneno; sed en saĝo, mildeco - amo.
Estas en la jaro 1941. Adam kaj Abel sidas en la verda herbo sub la suproj de la helverdaj fagarboj. La suno briladas. Bonodoras la arbaro. Birdoj kantadas.
Ekĝeminte Adam ekparolas: Ho Abel, mi estas tre laca, mi perdis mian humoron! Vidu kiel bela la naturo estas; ĉio kvazaŭ spiras pacon, kaj tamen militas preskaŭ la tuta mondo. Ŝajnas al mi, ke mi donis al vi kaj via frato bonan edukadon; sed vidu, kiel Kain furiozadas, mortigados kaj malhonorigas, kaj vi - vin mi ne komprenas, vi havas tiel strangajn pensojn kaj ideojn; mi jam ne povas vin sekvi, kaj ankaŭ maltrankviliĝas via patrino pro vi.
Abel: Ho mia kara paĉjo, se vi nur penus min kompreni, mi povus forŝovi la ĉagrenon de via menso. Vi kredas ke mi tute forĵetis la instruon de vi kaj panjo, sed vi ne estas prava. Ĉu vi ne instruis nin pri kristanismo? Vi rakontis al ni ke Dio estas ĉiopotenca, ĉiokara. Vi instruis nin pri la grandaj veroj de Jesuo, kaj tiuj veroj ankaŭ estas la bazo de mia vivpercepto; mi nur daŭrigas laŭ la vojo de vi montrita. Mi ne ŝatas
vidi vin ĉagrenita, pro tio aŭskultu min, kaj mi klarigos al vi la malkaŝigon de la vivmistero, en kiu ne estas loko por ĉagreno kaj ploro. Vidu do: Dio estas amo (vi mem instruis min tiel). Ĉio, kio ekzistas, estas Dio, Dio estas en ni, kaj ni en Dio. (Vi mern instruis.)
Sed, se tiel estas, ni ja ne rajtas malĝoji, ĉar la konkludo do nepre estas, ke ĉio okazinta, ĉio okazanta kaj ĉio okazonta restadas tute bone, submetita sub la amo de Dio. Kara patro, ĉu ni povas esti sub pli sekura gardado?
Adam: Vi parolas bone, mia filo, kiam mi aŭskultas viajn vortojn, mi rehavas mian kuraĝon; sed tamen, tamen - mi pensas pri Kain; vidu lian konduton; ĉu li ne nepre perdiĝos? Ĉu mi iam vidos lin en la ĉielo ?
Abel: Ho, kara maljuna paĉjo, vi parolas kiel infano. Ĉu vi ne scias, ke la »regno de la ĉielo« ne estas ie ajn aliloke? Ĝi estas interne de vi, Kain kaj mi. Tiel almenaŭ Kristo diris. Mi povas certigi vin, ke vi iam renkontos Kainon en la cielo. Dio estas eminenta pentristo. Li pentras per multaj koloroj. Se li nur posedus unu farbon, li ne kapablus pentradi. Li pentras la tagon per oraj koloroj, kaj la nokton per nigraj. Tamen li metas la stelojn sur la noktan ĉielon, por ke la mallumo ne tute regu.
Tiel same en la homa animo. Se ne ĉi tie ekzistus mallumo, ankaŭ ne ekzistus lumo. La mallumo estas tia fundamento, kontrasto, sur kiun Dio pentras per lumaj oraj kolaroj. Sed kompreneble ankaŭ estas steloj sur la mensa ĉielo. (Unu el ili estas verda kaj kvinpinta).
Ĉio, kio ekzistas, estas submetita sub certaj legoj, ĉielaj, kosmaj leĝoj. Se ne tiel estus, ni ne povus lerni. Ni ankaraŭ ne konas ĉiujn leĝojn. Pro tio ni kompreneble eraras, kiam ni ne konas la leĝon. Sed nun la tempo venis, kiam ĉiuj leĝoj malkaŝiĝas. Kristo diris: Kiel oni semas, tiel oni rikoltos, Tiun frazon oni povas science klarigi hodiaŭ. Estas scienco, ke repagiĝas ami sian proksimulon. Klopodu pensi. Se tiuj frazoj ne estus scienco, Kristo parolus sensencaĵojn. Ĉu vi kredas ke li tion faris?
Kain rikoltas hodiaŭ tion, kion li antaŭe semis. Li ricevas spertojn. La vivo, la leĝoj, Dio-parolas. Kain estas spertanta tian mallumon, fone de kiu li poste ekaperos lumbrilante.
Adam: Mi vin ne tute komprenas. Ĉu vi opinias, ke Kain iam fariĝos bonkora, sentema, pacema, fariĝos - homarano?
Abel: Certe, ĉar li ja jam tia estas. Li nur ne mem tion scias. Li kredas, ke li estas komunisto, socialisto, nacisocialisto, kapitalisto aŭ
- laboristo. Li supozas, ke li estas mahometano, bramano, kristano aŭ budaisto, kaj pensas ke li estas germano, anglo, ĉino, japano, afrikano, franco, dano aŭ amerikano. Sed nepre, nepre venos tiu tago, kiam la vualo malaperos de liaj okuloj. Tiam li estas nur homo, feliĉa, ridetema homo - homarano.
Adam: Eble vi pravas, Abel, sed la mortintoj; ĉu ankaŭ ili iam vidos la lumon? Ĉu tiuj, kiuj mortsangis malame, malespere, bestie, ĉu ankaŭ ili iam spertos la feliĉon kaj la pacon? Viaj fratoj ili ja estas, kaj miaj filoj. Mi maltrankviliĝas pro ili.
Abel: Paĉjo, ankaŭ ili iam releviĝos en lumo. Mi iam penis klarigi science al vi la vivmisteron; sed vi ne volas aŭskulti. Nur kredi vi volas. Sed rimarku: Vi ja ne kapablas kredi, vi ĉiam dubas, dubas pri la venko de la amo kaj vero. Dubas preskaŭ ĉiuj homoj. Kiam vi aŭdas pri novaj pensoj kaj ideoj, vi ĉiam kapneas dirante: Ne, mi ne volas aŭskulti la falsajn profetojn. Sed mi diras al vi: Konu la arbon laŭ la fruktoj. Se la fruktoj estas amo kaj vero, vi eraras terure ilin forĵetante.
La plej granda mallumo hodiaŭ bataladas kun la plej granda lumo. Ni prenu nian lokon. Ni batalu per ĉiuj fortoj. Ne per pafilo, ne per glavo, ne per malamo, frenezeco aŭ kolerego, sed:
Kunigu la fratoj, plekliĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro
kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
al frata la celo ni iru obstine antaŭen,
senfine!