/: Iam ludis knabo ĉe
riveret' de Odense. :/
Kaj ludante revis li
per mirinda fantazi'.
Kameradoj mokis lin,
sed profetis jen virin';
Iam Odense lin gloros
kaj per ilumin' honoros.
/: El malbela anasid'
kreskis cigno - bela vid'.:/
Kaj fariĝis la knabet'
fabelisto kaj poet'.
Ĉie lia fabelar'
estas komprenata, ĉar
ĉie same sentas koro
malgraŭ raso kaj koloro.
/: Scenojn de malam' kaj mok'
vidis knab' en Bjalistok. :/
Suferadis pro "dolor'
pro la mondo" lia kor'
kaj decidon faris li:
Plenkreskinte neore mi
al homara lingvon donos,
komprenilon ĝi bezonos.
|
/: Kreskis el la knab' junul'
realisto el revul'. :/
La junulo kun fervor'
donis sin per cerb' kaj kor'
al giganta la labor'
eĉ por lingvoprofesor'.
Ofte knaba rev' inspiro
estas al la verk' de viro.
/: Tiuj bonaj viroj du
inter ni ne vivas plu, :/
sed ni tamen ĝoju, ke
vivas la spirito de
Zamenhof kaj Andersen,
du reprezentantoj jen
de la bono kaj la belo
en la mondo de kverelo.
/: Plej malbela la fabel'
estas tiu pri Babel', :/
kie pro malbona far'
dividiĝis la homar'.
Scias ni fabelon pri
interhoma harmoni',
kaj ĝi estas la fabelo
pri la bela verda stelo.
|