Esperanto Nia
Poezio

 
H. E. Jensen
Kantato por Risskov - Ry 1939
Ĥoro

Denove kunvenas por ĝojo komuna
amikoj kaj samideanoj
por nova laboro, tre maloportuna
al mondaj potenco-malsanoj!
Ni ne nur amuzajn festetojn aranĝas,
ni pensojn kaj novajn ideojn interŝanĝas
profite al nia komuna intereso,
al nova kultura progreso.

(Mel.: Tra densa mallumo -)

Ni ĝoje malnovajn amikojn revidas,
montrantajn obstinan fidelon,
la sanktan aferon neniam perfidas,
por lumo ni portas la stelon!
Ne timas ni la diktatoran koleron,
sed en niaj koroj konservas la esperon!
Ni vidas la vojon al paco sur la tero,
la vojon de l' justo kaj vero!

Solo: - (Mel.: Det, som lysner -)
Li: Brilu, lumo, en la mondo,
lumo de l' esper'
Fluu vivo el la fonto
al la seka ter'!
Konstruiĝu nova ponto
sen beton' kaj fer'
al la lando de' l' estonto,
al la hejm' de l' ver'!

Ŝi: Kion trovi par ornamo
de la nova dom'?
Kio brilu en la flamo
en la kor' de l' hom'?
Aŭdu, Evo kaj Adamo,
jen por vi la pom'
por eterna vivo: AMO
estas ĝia nom'!

Recitativo
Nun malhelo regas en la mondo,
sur la ter' minacas nun la mort'!
Nuboj nigraj de la horizonto
levas sin kun fulmotondra fort'!
Perfortuloj ĵetas la ludkubojn,
ludas pri la sorto de l' homar',
fulmoj fore fendas jam la nubojn,
pendas jam la glav' en unu har'!-
­Kial do esperi pri la paco
en la mondmalhelo kaj koler'?
Vana estas via la aŭdaco,
senkapabla estas la esper'!
"Ho, silentu!" sonas voĉo, "pri la revo,
pri la alta cel', la harmoni',
nur obei blinde estas via devo -
ho, stultuloj! Ho, silentu vi!"

Dueto (Mel.: Strömt herbei -)
Li: Ĉu ni cedu al la premo
de la monda bru' kaj kri'?
Ŝi: Ne, sed penu en venkemo
por tutmonda harmoni'!
Li: Do, bonvenon al la rondo
en la lando ĉe la mar'! Ŝi: Paco regu en la mondo,
esperanta amikar'!
Ambaŭ: Paco regu en la mondo,
esperanta amikar'!
Tut Ĥ/K ore:
Dum la mondo daŭre bruas
nun en sama la moment',
ni al ĝojon kune ĝuas,
kantas en komuna sent':
Brilu alte la trezoro
por la nuno kaj estont'!
:;: Paco regu en la koro,
paco venku en la mond'! :;:

 

El: "Kantato", kantlibro eldonita de la kursoj en Risskov-Ry - 1939.
Dum 1935 - 1939 okazis kursoj en Ry sub gvidado i.a. de L. Friis kaj H. Grønborg.