Esperanto Nia
Poezio

 
H. E. Jensen:
Jen la kanto de l' vojag'
Melodio: La fluanta tajdo (G.F.Root).

Jen la kanto de l' vojaĝ'
pri la granda avantaĝ'
pri retrovo de perdita bonhumor':
Se forestas apanaĝ'
se malplenas la garaĝ',
povas tamen vi vojaĝi por esplor'.
Iru per la aŭtobuso
al la belaj landoj de la mond'
tra urbego kaj vilaĝ'
por akiro de l' kuraĝ'
en agrabla, vigla kaj amika rond'.

Se la hejm' fariĝis kaĝ',
kaj okazis nur domaĝ',
kaj krediton plu ne donas la tajlor',
vi en bela busvojaĝ'
en rigardo de l' pejzaĝ'
fuĝas for de ĉiu aĉa kreditor'.
Iru per la aŭtobuso;
trans riveroj kaj montaroj vi
ĝis vespero de aŭror'
la trankvilon por la kor'
povas trovi en amika harmoni'.

Post la aŭtobusvojaĝ'
tra naturo de l' sovaĝ'
kaj kulturaj regionoj venos vi
sen la pentoj de malsaĝ',
sed kun ĝojo kaj kuraĝ'
hejmen al la sopiranta famili'.
Per vojaĝ' de aŭtobuso
trovos vi konsolon por la kor';
pli valoras ol la or'
de impresoj la trezor',
kiun ja konservos longe la memor'!

 

El: "Jen la kanto de l' vojaĝ'", kantlibro eldonita de Dansk Esperanto-Forlag (L. Friis).
Verkisto: H. E. Jensen, 1.4.1957.