Esperanto Nia
Poezio

 
Harrison Hill:
La fluanta tajdo.
Melodio: G, F. Root.

Jen la kanto de kuraĝ'
por maristoj dum vojaĝ',
ĉar kuraĝon ĉiam donas melodi'.
Do kunkantu, maristar'!
Vi la rajton havas, ĉar
la fluanta tajdo estas nun ĉe ni!
Kantu, kantu, kamaradoj!
Gloran estontecon havos vi:
Estas hela la ĉiel',
ĉiam brilas nia stel'.
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!
Kontraŭ vento, kontraŭ ond'
kunbatalis nia rond';
post la nuboj ofte kaŝis sin la stel'.
Sed la tajdo venas nun,
sin prezentas oportun',
kaj la stelo klare brilas sur ĉiel'!
Kantu, kantu k. t. p.
Do altiĝu nun la kor',
la ventegoj pasis for,
kaj la bordon preskaŭ vidi povas vi.
Helpa vento blovas nun,
kaj ekbrilas varma sun'.
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!
Kantu, kantu k. t. p.

Levu velojn al ventet',
levu voĉojn al kantet',
levu korojn al ĉiama la esper'!
Kaj altigu la kuraĝ',
ĉar la fino de l' vojaĝ'
estos nepre la triumfo de l' Afer'.
Kantu, kantu, kamaradoj!
Gloran estontecon havos vi:
Estas hela la ĉiel',
ĉiam brilas nia stel'.
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!

 

El: Trovita papero - el Klubvespero de K.E.K.
la 2-an de marto 1939
. Ankaŭ en Kantante antaŭen!", CDEL 1941.
(Ni bone scias, ke la kanto ne estas el dana deveno, - sed tamen: Oni ofte kantas ĝin en Danio - kaj tial ni decidis kunmeti ĝin ĉi-tie...