Esperanto Nia
Movado/Poezio

 
J. Wulff
K.E.K-an' kanteto.
Propra melodio.
Malgranda branĉet'
ja nia aret'
nur estas sur arbo belega,
sub kies branĉar'
fratiĝos homar'
kaj ĝermos la amo varmega.

Ni estas ja nur
ŝtonetoj en mur'
el ŝtonoj vivantaj faritaj,
post kiu la rond'
pacama de l' mond'
sin trovos konstante ŝirmita.

Sed ĉiu branĉet'
kaj ĉiu ŝtonet'
necesas por nia afero.
K. E. K.'-an kun fervor'
kaj taŭga labor'
venkigu ĝin do sur la tero.

 

El: Trovita papero!
Aŭtoro: J. Wulff, † 1935.