H. E. Jensen: Kio estas via celo... - kioestas.htm

Esperanto Nia
Poezio

H. E. Jensen
Kio estas via celo...
Melodio: Oluf Ring

1) Kio estas via celo,
esperanta hom',
en la nuna mondmalhelo?
Ĉu vi en la nom'
de tutmonda paco revas
kaj pri harmoni'?
Ĉu ne en la mondo devas
agi ankaŭ vi?

2) Kamarado, ĉu vi scias,
kien iras vi?
Ĉu vi en ĥoro krias
laŭ la melodi'
de potenco kaj "felico" -
­membro de soci'
sub la sankta superstiĉo -
­kion kredas vi?

3) Kion amas vi, amiko?
Ĉu en via kor'
loĝas amo al tekniko
kaj la ruĝa or'?
Ĉu vi revas pri profito
laŭ de l' mond' regul' -
­sed en vi la vivspirito
estas nur fremdul'?

4) Necesegas la espero
al la homa kor';
sed pli grava estas v e r o,
al la viv' trezor'!
Kiel roko por la domo
taŭga fundament'
estas vero por la homo
kaj la homa gent'!

5) Se la veron vi aŭskultas,
sed en via kor'
kun idoloj vi adultas
dum la taglabor',
vi la vivan leĝon rompas,
regas vin la sort';
je la vivo vi vin trompas,
restas nur la mort'!

6) Malfermiĝu la okulo,
aŭdu la orel'!
Sin forigu la nebulo,
brilu nia cel'!
Anoj de la verda stelo,
kien montras ĝi?
Kie estas la ĉielo? -
­En la kor' de vi!

El: "Esperanto Kantu", kantlibro eldonita H.E.Jensen/H.Grønborg, n-ro 40.
H.E.Jensen (* - 1974).