Esperanto Nia
Poezio

Kio estas Esperantisto ?

Unue diligente lernanta
Baldaŭ la lingvon scianta
Kaj ĝin nun pliboniganta,
Verdstelojn portanta,
Gazetojn abonanta,
Grupojn fondanta,
La himnon kantanta,
Poŝtkartojn skribanta
kaj markojn kolektanta
Librojn konsumanta,
Ĉiam pli aĉeti devanta,
Multan monon elspeziganta,
Ĉion al Esperanto koncerniganta,
Rigardata freneziĝanta,
La gazetojn turmentanta,
Ĉie propagandanta.
Poeziojn ŝatanta
Liberecon ameganta,
Pri paco parolanta,
La kontraŭon faranta
Gehomo ĉiulanda.

Notoj
Represo el "La Esperantisto" Germanujo.
Ĉi tie el: "La Laboro"
Ĉiumonata membrogazeto de Odense Esperanto Forening
kaj Esperanta Klubo Unueco
El Junio 1918.
(Aŭtoro nekonata).