Esperanto Nia
Lingvo

Kio kaj kia estis Volapük?
Teo Jung/Kr. Langgaard

Antaŭ Zamenhof, kaj eĉ post li, multaj aliaj pensuloj kaj sciencistoj rompis la kapon por la plej bona solvo de la mondlingva problemo. Pri unu el la multaj provoj skribas Teo Jung:
Unufoje ŝajnis, ke la solvo jam estas trovita. Tio estis, kiam Volapük, la el­pensaĵo de la germana prelato Schleyer, ekaperis kaj en unu granda triumfiro ŝajne konkeris la mondon.

Schleyer eldonis sian verkon en la jaro 1880 sub la devizo: "Menade bal püki bal - Al unu homaro unu ling­von!" En la jaro 1889 oni jam kalkulis 283 Volapük-klubojn tra la tuta mondo; ekzistis tiam 316 lernolibroj en 25 ling­voj, aperis 25 gazetoj, el ili 7 redaktitaj ekskluzive en Volapük. Okazis tri kon­gresoj volapükistaj, la tria kaj plej grava en la jaro 1889 en Parizo. Tie oni parolis ekskluzive en Volapük, kaj la triumfo de la lingvo de Schleyer ŝajnis definitiva. Sed en la sama jaro komen­ciĝis jam ĝia falo.

La fakton de tiu ĉi malsupreniro ni tamen facile komprenos, se ni iom pli detale rigardos la lingvon Volapük. Tiam ni vidos, ke en ĝi mem jam trovi­ĝis la ĝermo de ĝia pereo.

Volapük estis projekto bazita ĉefe sur la vortotrezoro de la lingvo angla, la plej multe disvastigita nacia lingvo. Sed kiom estis difektita la originala as­pekto de la vortoj! La nomo "Volapük" mem estis kunmetaĵo el la anglaj vortoj "world" (t.e. mondo) kaj "speak" (t.e. paroli) ; do Volapük signifas "mondling­vo". Sed ankaŭ el aliaj lingvoj Schleyer pruntis materialon por sia kreaĵo.

Ĉiu vortradiko havis principe nur unu, facile prononceblan silabon. Pro tio multaj vortoj suferis tiajn deformadojn, ke ili ne plu estis rekoneblaj. La franca "douleur" fariĝis "dol", esperantlingve "doloro"; la germana "Wunde" fariĝis "vun", esperantlingve "vundo"; la ger­mana "Berg", t.e. "monto", eĉ fariĝis "bel", pro tio ke la alfabeto de Volapük malhavis la literon "r", tial ĉar la ĉinoj ne povas elparoli tiun ĉi literon, - laŭ la aserto de prelato Schleyer.

Entute la alfabeto de Volapük pose­das 28 literojn: 8 vokalojn kaj 20 kon­sonantojn. Inter la vokaloj ni trovas la malfacile prononceblajn por multaj eŭ­ropanoj ä, ö kaj ü.

Se do pri la vortaro de Volapük oni povas ankoraŭ kun ioma praveco diri, ke ĝi basiĝis pli malpli sur la naturaj naciaj lingvoj, pri ĝia gramatiko oni de­vas raporti, ke ĝi estas tute artefarita.

La deklinacion montru al ni unu ekz­emplo:

"Frato" estas "blod" (kripligita laŭ la angla "brother" kaj germana "Bruder"). Ni anticipu, ke la pluralon oni formas per aldono de -s. Do, jen la paradigmo:

  • blod = la frato
  • bloda = de la frato
  • blode = al la frato
  • blodi = la fraton
  • blods = la fratoj
  • blodas = de la fratoj
  • blodes = al la fratoj
  • blodis = la fratojn.
Adjektivoj estas formataj per la fina­ĵo -ik. "Gud" estas "boneco", do "bona" = "gudik". La komparacio estas farata per la sufiksoj -um kaj -ün; do; gudi­kum = pli bona, kaj: gudikün = plej bona.

La personaj pronomoj estas:

  • ob = mi - - obs = ni
  • ol = vi - - ols = vi
  • om = li - - oms = ili (maskulina formo)
  • of = ŝi - - ofs = ili (feminina formo)
  • os = ĝi
Oni konjugacias per aldono de la pronomo al la radiko. Ekzemple: löf = ami:
  • löfob = mi amas
  • löfol = vi amas
  • löfom = li amas
  • löfof = ŝi amas
  • löfos = ĝi amas
  • löfobs = ni amas
  • löfols = vi amas
  • löfoms = ili amas (mask)
  • löfofs = ili amas (fem).
Por formi la imperfekton, oni antaŭ­metas ä-, por la perfekto e-, por la pluskvamperfekto i-, por la futuro u-.
Do:
  • älöfob = mi amis
  • elöfob = vi estas aminta
  • ilöfob = li estis aminta
  • ktp.
En la pasivo oni antaŭmetas p-, ĉe la estanta tempo: pa-, imperfekto: pä, per­fekto: pe, ktp.

Sekve:

  • palöfob = mi estas amata
  • pulöfols = vi estos amitaj
Sed ekzistas ankoraŭ formoj por la konjunktivo, optativo, imperativo, jusi­vo, infinitivo, participo, refleksivo ktp. La unua t.n. "volapükatidel", t.e. profe­soro de Volapük, s-ro Karl Lentze, kal­kulis ke verbo en Volapük povas havi 505440 formojn!

Por doni imagon pri kontinua Vola­püka teksto, jen la komenco de la "Pa­tro Nia" en tiu lingvo:

O fat obas, kel binol in süls,
Paisaludomöz nem ola,
Kömomöd monargän ola,
Jenomöz vil olik, äs in sül i su tal.

Estus nebezone, paroli tiel detale pri Volapük, se ĝi ne elvokus siatempe grandan sensacion kaj en mallonga tem­po trovus tian disvastiĝon, kian atingis nenia mondlingva projekto antaŭ ĝi. Kompreneble la subita malsukceso de Volapük, post ĝia komenca triumfiro, postefikis ankoraŭ longtempe post ĝia morto, kaj kiam en tiu sama tempo ape­ris Esperanto, ĝi trovis ĉie skeptikan publikon kaj fermitajn korojn kaj spiri­tojn.

Notoj
El: Dansk Esperanto-Tidende, n-ro 3, aprilo 1942. Redaktoro: Kr. Langgaard.