"Karega fraŭlino!
Ĉarmega parino!
Kongresa kulmino
vi estas al mi."
"Ĉu vere, sinjoro?
Bel-toreadoro, kongresmeteoro!
Afablas nur vi."
Tra la la la la la
Tra la la la la la
Tra la la la la la
la la la la la la'
"Ho ne! En la svarmo
je belo kaj ĉarmo,
simpleco kaj varmo
vi estas reĝin'."
"Ĉu ne Esperanto
por pliriĉiganto
de l' monda ĝojkvanto
fariĝis reĝin'?"
"Mi ĉiam ĝin benos
kaj servi ĝin penos,
ĝis mort' al mi venos
prefere pro vi!"
Tra la la la
"Silentu pri tio.
Nur balemocio!
Finiĝos ja ĉio
morgaŭe por ni."
"Finiĝi ne, vere!
Almenaŭ letere
ni povas libere
daŭrigi. Ĉu ne?"
"Vi certe forgesos,
Balsento ja ĉesos.
Alia sukcesos
vin kapti, ho ve!"
Tra la la la
"Min kaptis jam via
okul' sunradia.
Vi estos la mia.
Mi amos nur vin!"
"Vi kara amiko! -
Ho! Ĉesis muziko,
la Di-narkotiko!
Nun lasos vi min!"
"Vin lasi, neniam!
Mi amos vin ĉiam.
Mi trovos vin iam,
vin ligos al mi."
Tra la la la
"Se kredi mi povos,
sentegon mi kovos.
Se amo vin movos,
mi restos al vi."
|