Esperanto Nia
Poezio

 
Nekonata aŭtoro:
La Jarkunveno Esperantista.
en Holbæk 1929.
Melodio: Hr. Peder kasted' Runer over Spange - -

Ni sidas kune en agrabla rondo,
geanoj de la Esperanta mondo;
ni volas nin fortigi por nia karlabor';
ni volas nin amuzi, ĉagreno restu for!
Ni laboru por Esperanto,
ĉarma lingvo kaj pacperanto;
vivu ĝi!
La mondo estas bela ja kaj granda,
necesas tamen lingvo Esperanta;
por ĉia kunlaboro necesas komprenil';
se mankas la kompreno, forestas la idil'.
------Ni laboru - - -.

Okazas ofte, ke ĉe mondkongreso
forflugas saĝaj vortoj seri impreso;
tri lingvojn jam balbutas la klera kongresan'.
Kaj tamen li komprenas nur - hazardan samlandan'.
------Ni laboru - - -.

Se iros gesinjoroj, eĉ kun mono,
pasigi nokton do en Barcelono,
supraĵe ili studas da lingvoj tri aŭ kvar
kaj estos tamen ĉie nur: parteto de ŝafar'.
------Ni laboru - - -.

Sed iros ni kun nia Esperanto,
ni ĉiulande estos bonvenanto;
amiko do ni estos al ĉiu verdstelan',
egale ĉu li estas ja Germano aŭ Japan'.
------Ni laboru - - -.

Promesu ni al samideanaro,
ke ne laciĝos ni en vigla faro;
por paco kaj homeco, progreso kaj util'
la Majstro nia trovis ja la plej mirindan il'.

Ni laboru por Esperanto,
ĉarma lingvo kaj pacperanto;
vivu ĝi!

 

El: Trovita papero!