Esperanto Nia
Poezio

 
Gustav Kühlmann
Jarkunvena Kanto.
Mel.: Nu er våren over lande...
Jen en tempo de l' frenezo
kolektitaj estas ni,
al komuna jarkongreso
venis ĉiuj tien ĉi,
por en bela harmoni'
man' en man' manifesti'.
Gravaj taskoj - gravaj taskoj
vokas nin al la labor',
gravaj taskoj - gravaj taskoj
trovos solvon kun fervor'.

Kune ni standardon levu,
malgraŭ forta kontraŭstar',
kaj la revojn realigu
nun la Esperantistar',
ĉie propagandu vi,
fine, venko jen por ni.
Saman celon - saman celon
havas ĉiuj tie ĉi,
saman celon - saman celon
ĝin atingi strebu ni.

 

El: Programo por la dana Jarkunveno kaj por 1953 kaj por 1966 en Kopenhago.