Kiel en aliaj landoj, la evoluo kaj la pli modernaj tempoj en Danio sekvigis, ke la malnovaj moroj kaj kutimoj, kiuj en la diversaj regionoj, ekzistinte dum jarcentoj, malaperis aŭ iĝis malkarakterizaj. En la provincoj ili estis konservltaj multe pli longe ol en la urboj, kaj iuj eĉ ankoraŭ vivadas.
Ĉi tie mi deziras rakonti iom pri tiuj malnovaj moroj, kiuj antaŭ jaroj estis aliligltaj al la du grandaj festoj danaj: la Kristnasko kaj la Jarŝanĝo. Malnova frazo diras: "La grasa kristnasko, la malgrasa pasko kaj la malŝata pentekosto!" Tiuj vortoj devis esprimi, ke en la kristnasko estis sufiĉe kaj multe da manĝo, eĉ se tio devigis, ke oni iom malŝatu je la aliaj du festoj. En la plej multaj hejmoj oni mem buĉis porkon ĉiun kristnaskon, por ke estu sufiĉege da viando. Antaŭ kristnasko oni estis tre zorgema, por ke neniu plugilo aŭ alia agrikultura ilo staru eksterdome dum la festo, ĉar, oni kredis, ke aliokaze la ŝuisto de Jerusalemo sidiĝos sub aŭ sur ĝi, kaj tiam la rikolto de la venonta somero malsukcesos.
Same oni kredis, ke en ĉiu hejmo loĝas koboldo havanta grandan potencon, kaj por li oni metis grandan teleron da griaĵo kun butero en la fojnejon. La butero estis grava parto, ĉar, oni diris, se la koboldo nenian buteron trovus, li mortigus la plej bonan bovinon en la stalo. - Pri tio rakontas malnova fablo, ke iam la koboldo ne trovis la buteron, kaj tuj li mortigis la ruĝan bovinon, turnante ĝian kapon. Poste li tamen trovis la buteron sur la fundo de la plado. Pentante pro sia agaĉo li kuregis
al alia vilaĝo dudek kilometrojn for, ŝtelis eĉ pli bonan ruĝan bovinon, portis ĝin hejmen sur sia dorso kaj metis ĝin en la stalon anstataŭ la morta bovino. - Kiam oni bontraktis la koboldon, li ankaŭ prizorgis, ke nenio malsukcesu en la hejmo.
Oni tre atentis pri la vetero en la tagoj post kristnasko. La 12 unuaj tagoj
montris la veteron de la diversaj 12 monatoj de la venonta jaro, oni kredis. La plej grava estis la unua tago de la nova jaro, kiu ja respondis al la rikolta monato aŭgusto.
En la kristnasko la "kristnaska vespero" en Danio estis kaj estas la plej solena kaj sankta. Tiam ino manĝis la plej bonan manĝaĵon kiel eblan. Ankaŭ la dombestoj ricevis bonan kaj sufiĉegan furaĝon, kaj estis la ordinara kredo, ke ĉiuj bestoj je la 12-a horo tiunokte ekpovis paroli, - sed certe neniu estas aŭdinta tion.
La kristnasko daŭris ĉie ĝis novjaro, kaj en la duonsanktaj tagoj inter kristnasko kaj novjaro estis multaj neskribitaj leĝoj plenumendaj. Laboro estis malpermesita, kaj neniu rado devis turniĝi, ŝpinado kaj trikado estis malpermesitaj, same kiel kudrado kaj brodado. Al la malriĉuloj oni donacis manĝaĵojn kaj monon, por ke neniu malsatu dum la festo.
La novjaran vesperon oni festis multmaniere. Post la kvieteca semajno oni grandskale amuziĝis ĉiel ajn. Tuj post la vespermanĝo la viroj de la hejmoj vagadis tra la ĉirkaŭaĵo kaj "enpafis la novan jaron" per pulvaĵo kaj pafiloj kaj diversaj brufariloj. Se iu estis forgesinta endomigi siajn ilojn, la "gastoj" ofte formetis kaj kaŝis ilin. Fermŝtopado de la kamentuboj estis tre populara. Sed ĉiuj gastoj estis akceptataj kun bonhumoro, ĉar ĉiu ja rajtis fari la saman al ĉiu. - Tamen, ankaŭ tiu vespero estis solena kaj sankta. Je la 12-a horo ja komenciĝas la nova jaro. Multaj klopodis antaŭsciiĝi pri la venonta jaro.
Multaj manieroj estis uzataj por sciiĝo pri morto pri nasko, pri edziĝo k. a. Per brulantaj kandeloj oni sciigis pri morto, kaj dirante specialan versaĵon virinoj ofte en la spegulo povis vidi sian estontan edzon kiel nebulan bildon.