La komenco
Se oni tralegas la historion de Esperanto, oni rimarkas, ke la unuaj pioniroj de Esperanto plejparte apartenis al la mezaj klasoj: Kuracistoj, oficistoj, instruistoj k.s., sed neniuj ordinaraj laboristoj estis inter la konataj homoj lernintaj Esperanton. Nur post 1900 oni aŭdas pri vera laborista movado, ekz. en Britio kaj Ĉeĥoslovakio, sed certe la fondo jam en 1905 de Grupo Liberecana Esperantista en Francio kaj aliaj tieaj societoj estis la komenco de la Laborista Esperantismo.
Jam en 2-a UniversaIa Kongreso 1906 en Ĝenevo estis kelkaj socialistaj esperantistoj, kiuj aranĝis Kongreseton de Ruĝuloj, kaj la saman jaron fondiĝis en Parizo Internacia Asocio Paco-Libereco, kiu estis la unua internacia Esperanto-organizo.
Ĝia celo estis: Batali kontraŭ la militarismo, kapitalismo, alkoholismo kaj kontraŭ ĉiuj dogmoj kaj antaŭjugoj por la plibonigo de la socia vivado. - - Disvastigo de la lingvo internacia, Esperanto, ĉe ĉiuj internaciistoj, liberpensuloj, socialistoj, liberecanoj. Ĉu organizante kursojn, ĉu alimaniere.
En 1910 Paco-Libereco kuniĝis kun alia Esperanto-organizo Esperantista Laboristaro kaj ekhavis la nomon Liberiga Stelo kun preskaŭ la sama celo kiel Paco-Libereco. Sed Liberiga Stelo ne fariĝis vera internacia organizo de laboristaj esperantistoj, ĉar povas esti, ke ĝia celado estis tro granda. Kaj ne vekis simpation en ĉiuj landoj, ĉar en multaj rondoj oni nur pensis pri la propagando de la lingvo, kaj ne tiom pri la uzado de la lingvo, kaj krome la neutraleco regis en tiutempa movado. Tial oni en ruĝulaj kongresetoj multe diskutis pri la internacia organizado de laboristaj esperantistoj. Tiu diskutado daŭris ĝis la eksplodo de la unua mondmilito 1914.
Por vigligi la kontakton inter laboristaj esperantistoj oni ankaŭ
fondis internacian revuon, nome Internacia Socia Revuo. Ĝi aperis laŭ decido de la kongreseto en Ĝenevo jam en 1907. Ĝia enhavo estis plejparte politika, kultura kaj socia, sed kiel ĝiaj nuntempaj anstataŭantoj ankaŭ ĝi baraktis kontraŭ la ekonomio, sed tamen ĝi sukcesis aperi ĝis aŭgusto 1914, kiu numero pro la eksplodo de la milito ne atingis ĉiujn abonantojn.
Jes, tio estis la unua periodo de la laborista esperantismo mallonge skizita, sed post la milito komencis la dua periodo kun Lanti kaj lia alvoko For la neŭtralismon.
La starigo de SAT
En la unua artikoleto pri la historio de la laborista esperantismo mi mallonge skizis al vi la evoluon de la Laborista Esperanto-Movado antaŭ la unua mondmilito. Al tiuj, kiuj havus intereson pri pli detala priskribo de tiu historia temo, mi povas rekomendi la kajereton:
Laborista Esperanta Movado antaŭ la Mondmilito kolektita de G.P. de Brium. (SAT-eldono de 1936).
La dua periodo devas komenci per priparolo de E. Lanti.
Li naskiĝis la 19-an de julio 1819 de farmistaj gepatroj kaj ekhavis la baptan nomon Eŭgen Adam. Pri la infana tempo ni scias nenion, ĉar li neniam priparolis sin mem, sed ni scias, ke li poste fariĝis terkulturisto, sed ĉar tiu metio ne plaĉis al li, li aŭtodidakte, malgraŭ studoj ĉe diversaj vesperaj kursoj, fariĝis meblofaristo kaj meblodesegnisto. Poste li fariĝis instruisto pri manlaboro kaj geometria desegnado ĉe metia lernejo.
Antaŭmilite li aliĝis al anarkista rondo kaj fariĝis redaktoro de ilia gazeto. Dummilite li deĵoris ĉe ambulanco, kaj ĉi tie li lernis Esperanton 1914-15. Post la milito li revenis al Parizo, kaj tie li partoprenis en la esperanta vivo.
En 1919 la laborista esperanto-movado iom post iom reekvivis, kaj grupo de parizaj kamaradoj klopodis restarigi la internacian asocion Liberiga Stelo, kaj ili aperigis internacian gazeton La Travailleur Esperantiste - "Esperantista Laboristo". Oni multon diskutis pri la redaktoro. E. Adam (Lanti) estis ja novulo, kaj laŭ liaj eldiroj, oni ne sciis, ĉu li estas esperantisto aŭ Idisto. Unue mi estas revoluciulo, li diris, sed tamen li fariĝis redaktoro, kaj per serio da artikoloj en E.L. Lanti klarigis la starpunkton de Liberiga Stelo.
Tiu artikolserio aperis en tri sinsekvaj numeroj de "E.L." kun la titoloj:
I "For la neŭtralismon:" ;
II "Por-esperanta Organizado" - kaj
III "Per-esperanta Organizado".
(Ĉi tiuj artikoloj poste aperis broŝurforme sub la nomo:
E. Lanti: "For la neŭtralismon! SAT-eldono 1922, 1925, 1928.
Interesitoj povas legi pli detale pri la temo en tiu kajero).
En I li i.a. skribas:
"Ni estas sennacianoj, almenaŭ internaciistoj, nepre kontraŭkapitalistoj, mondlingvanoj, esperantistoj.
Tial ke ni estas sennacianoj, ni propagandos mondlingvon. Ĉar ni opinias, ke la esperanta movado estas nun la plej taŭga forto por rapide triumfigi la ideon pri Universala Lingvo, ni propagandas Esperanton. Ĝi estas por ni bezona ilo por trafi nian idealon. Esperanto estas ne la ĉelo de nia agado, sed nur rimedo por atingi nian celon."
Pri la esperanta neŭtralismo li skribas, ke ĝi nebuligas la klaskonscion, kaj la religie adorata "interna ideo" estas miskomprenata kaj misuzata. Li akceptas la ideon pri Homaranismo de Zamenhof, sed diras, ke ĝi nur povas kreski en socialisma mastrumado.
"Ni ne estu naivuloj, sed klaskonscie uzi la universalan lingvon je utilo de niaj aferoj.
Tial: For la Neŭtralismon! ! !
En la du aliaj artikoloj li priparolas unue la propagandon de Esperanto. Tio estas tasko de la laŭlandaj organizoj, do la LEA-oj. Tiuj devas propagandi ekz. en laboristaj gazetoj, sed necesas, ke la esperantiatoj laboristaj montras sin ne sekteremaj sed havu kontakton kun la cetera laborista movado. Aliflanke ankaŭpovas esti oportune laŭ propagandaj celoj kunlabori kun la neŭtrala movado. Ĉar "kiam esperanto sukcesas en burĝaj rondoj, mi kompreneble ĝojas. Konvinkita mi estas, ke universala lingvo entenas econ revoluciigan."
En la 3-a artikolo li priparolas la Per-esperantan Organizadon.
Kaj jen li montras la diferencon inter internacia kaj sennacia organizado jene:
"Estas vere, ke ĝis nun ĉiuj "internaciuloj" starigis sur naciaj asocioj. Unue tio trudas al ili la nesamlingvecon de la membroj; due tiuj naciaj asocioj havas saman taskon: Batali kontraŭ politika kaj ekonomia fortoj de siaj respektivaj registaroj; dum la por-esperantaj asocioj ne havas la saman taskon kiel la per-esperanta. La unuaj celas per nacia lingvo varbi por Esperanto; la dua celas ebligi la uzadon laŭ tutmonda skalo.
Nia per-esperanta organizo povas logike kaj celkonforme esti nur supernacia, sennacieca."
Ne ĉiuj laboristaj esperantistoj tute komprenis kaj akceptis tiun starpunkton de Liberiga Stelo, sed tamen dum la 13-a Universala Kongreso en Praha 1921 "L.S." faris sian unuan postmilitan kongreson, kiu decidis ŝanĝi la nomon de la asocio en
SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA.
La celo de SAT estas:
a) utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la Laboristaro Tutmonda;
b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de Homeca Solidaro;
c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj;
ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al tiu de SAT;
d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulante la idealon de nia asocio.
(Ĉi tiun celparagrafon oni akceptis jam 1921; en 1928 oni aldonis:)
SAT, ne estante politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, celas, ke ĝiaj membroj estus komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj.
Unuvorte, SAT celas, per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj priĵugi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili oponias la plej rekta aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta stupo de civilizo kaj kulturo.
Mi esperas, ke legantoj ankoraŭ ne SAT-anoj ekhavis intereson pri la asocio, kaj ke ili sin turnas al la SAT-peranto por peti aliĝon. La dua parto de la celparagrafo estas kaŭzita de la diferenco de opinioj de la diversaj tendencoj, kiuj estis en SAT. Pri la historia evoluo de tio en venonta artikolo.
La evoluo
En la jaroj post la unua kongreso estis granda diskuto pri la strukturo de SAT. Jam en la 3-a kongreso en Kasel la komunistoj, anoj de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) provis komunistigi SAT-on, sed ne sukcesis. La 5-a kongreso decidis, ke SAT restu supertendenca.
Sed la diferenco inter tiuj, kiuj deziris Internacion el SAT, kaj tiuj, kiuj volia konservi la sennaciecan strukturon de la organizo estis granda, kaj tial oni dum kelkaj jaroj diskutis la rolon de la LEA-oj, ĉar iuj timis, ke se oni donas al ili tro da kompetenco, ni iras al nova Internacio esperantista. Sed fine oni en la kongreso en Gotenburgo 1928 akceptis la Konvencion inter SAT kaj la LEA-oj, kaj krome oni akceptis la jam en antaŭa artikolo priparolita aldono al celparagrafo pri la ekcentado de la kultura kaj eduka karaktero de SAT.
La cefaj punktoj de la Gotenburga Konvencio estas:
2. Ĉar la taskoj inter ambaŭ organizoj estas malsamaj, necesas, por eviti konfliktojn, ke SAT principe plenumu la taskon de per-esperanta laboro, kaj la landaj asocioj principe tiun de por-esperanta laboro.
3. Per sia kooperativo SAT eldonu ĉiujn esp-lingvajn presaĵojn. La nacilingvajn presaĵon (propagandilojn kaj instruilojn), ankaŭ kun miksita teksto, eldonu la landaj esp-asocioj.
Al tiu paragrafo oni en 1948 aldonis jenon:
Sur la bazo de tiu paragrafo povos aperi specoj de eldonoj, nome:
1. Esperanto-eldonoj sub la ŝildo de SAT, eldonitaj de SAT mem.
2. Esperanto-eldonoj sub la ŝildo de SAT, elektitaj kaj eldonitaj de LEA-oj post interkonsento kun SAT.
3. Esperanto-eldonoj elektitaj kaj eldonitaj de LEA-oj mem, post interkonsento kun SAT.
9. Estas dezirinde, ke ĉiu SAT-ano estu samtempe LEA-ano. La LEA-oj devas nepre propagandi en ĉiuj eldonoj, por ke ankaŭ LEAanoj fariĝu SAT-anoj. Same SAT devas propagandi, ke ciuj SAT-anoj farigu LEA-anoj.
En la sama jaro, 1928, Lanti skribis broŝuron "La Laborista Esperantismo".
En la antaŭparolo de tiu verketo li skribas: "La verketo "For la neŭtralismon! "faris negativan laboron, en tiu senco, ke ĝi celis nur montri la nececon por la esperantistaj laboristoj aparte organiziĝi. Tiu broŝuro jam havis tri eldonojn, kio montras, ke ĝi trovis bonan akcepton ĉe nia popoleto.
Ĉi tiu verketo fari pozitivan, konstruan laboron. Ni esperas, ke ĝi ne havos malpli da sukceso ol la unua".
En ĉi tiu mallonga artikolo mi kompreneble ne povas priparoli la tutan enhavon de la libro, sed nur skizi ĝin. Sed al interesitoj mi povas rekomendi la verketon: E. Lanti "La Laborista Esperantismo" (SAT-eldono 1928).
Skizo pri la enhavo de "La Laborista Esperantismo":
Ĉapitro I-a Civilizeco kaj artefariteco. La evoluo de la homaro iras de mistika stato al racieco. Tiu racieco kondukas al artefariteco de la produktoj, kiujn ni uzas, kiuj ne plu estas naturaj produktoj, sed ĉiuj artefaritaj, ekz. manĝaĵoj, vestaĵoj kaj ĉiuj aliaj bezonaĵoj de la homa vivo.
Sur unu kampo la racieco ne enplantiĝis, nome la multlingveco de la homaro, sed ankaŭ ĉi tie la artefariteco povus helpi la homaron, ĉar kiel aŭtoritata lingvisto, A. Meillet, profesoro ĉe la Pariza Universitato, skribas: "La ebleco starigi artefaritan lingvon, facile lerneblan kaj la fakto, ke tiu lingvo estas utiligebla, estas pruvita per la praktiko. Vana estas ĉia teoria diskutado: Esperanto funkciis."
En ĉapitro II-a li iom pli detale skribas pri Viva artefarita lingvo.
En ĉapitro III-a li skribas pri Esperanto je la servo de l' Proletaro. Li montras la neceson, ke laboristoj mondskale unuiĝu, ĉar ja ne helpas, ke la ministoj en Britio strikas dum germanaj kaj francaj ministoj elfosas la karbon, kiun la britaj industriĉefoj povas aĉeti. El tio rezultas, ke la laboristoj nepre bezonas ne internacian sed tutmondan unuiĝon. Sed por unuiĝi necesas interkompreniĝi, kaj jen la bezono de komuna lingvo.
En ĉapitro IV-a li priparolas pli detale SAT-on:
a) ĝia celo,
b) ĝia strukturo kaj organizeco,
c) ĝia superpartieco,
d) ĝiaj taskoj.
En ĉapitro V-a li priparolas Apero de nova tendenco: Sennaciismo.
Sed pri tio en alia venonta artikolo.
La skismoj
Post la kongreso en Gotenburgo 1928 la atakoj kontraŭ SAT fare de la komunistoj tre akriĝis.
Kiel jam rakontita en antaŭa artikolo la komunistoj - pli konkrete dirite la Centra Komitato de SEU - provis komunistigi SAT-on per deklaro, kiu aligas SAT-on al Komintern, sed en la Komunista Frakcikunveno antaŭ la kongreso Lanti, kiu tiutempe estis kom.-partiano, sukcesis faligi la deklaron antaŭ la debato en la 3-a kongreso.
Dum la postaj jaroj la komunista aktiveco por ŝanĝi la statuton de SAT ne estis granda, ĉar la plej multaj kaj plej aktivaj el la gvidantoj kaj kunlaborantoj de S-ulo estis komunistoj.
Sed post la apero de "La Laborista Esperantismo", kiun libreton oni kritikis en la 9-a kongreso 1929, kaj cetere oni kritikis la gvidadon de SAT kiel neklasbatala kaj oportunisma. (Lanti ne plu estis kom.-partiano.)
Estis Drezen, unu el la gvidantoj de SEU, kiu pleje atakis kaj minacis SAT-on,
i. a. per jena eldiro en "Kunligilo", kiu estis organo de la Kom. Esp. Frakcio:
"Se tiu fuŝado oportunisma daŭros, kaj se ni ne povos en la kadro de SAT ĝin malhelpi, tiam ni nature devos konstati, ke SAT perdas por ni ĉian valoron..., ke ĉiuj klaskonsciaj kaj klasbatalpretaj revolucianoj devas foriri el SAT kaj serĉi novajn vojojn por efektivigi sian revolucian agitpropagandan peresperantan laboron inter la laboristoj diverslandaj."
Do, estis tute klare, ke skismo alproksimiĝas, ĉar se SAT sekvos la komunistan vojon, alitendencaj laboristoj forlasos SAT-on, kaj se oni daŭrigos la supertendencan vojon, multaj komunistoj forlasos la organizon. La gvidantoj de SAT sekvis la duan vojon, kaj la rezulto de tio estis, ke SEU tute bojkotis la kongreson en Londono 193O. SEU sendis telegramon, en kiu oni atakis la direkcion kaj diras, ke ĝi kondukas SAT-on al rapida skismo, sed samtempe oni aludas, ke oni, se la kongreso okazos venontjare en Moskvo, faros ĉion por ke ĝi sukcesu. La kongreso akceptis, ke la ll-a okazu en Moskvo, kondice ke venos orda invito el Moskvo. Tia invito neniam venis.
Alia forta bato al la laborista movado estis, ke la komunistoj en germana LEA pro nesingardemo de la nekomunistaj membroj sukcesis akiri la direktilon de GLEA kaj uzis la organon "La Laborista Esperantisto", kies tasko estis propagandi Esperanton inter germanaj laboristoj, por atakoj kontraŭ la socialdemokratoj kaj sindikatoj nomante ilin "socialfaŝistoj". Tial multaj nekomunistaj anoj forlasis GLEA-on.
Tiel statis la afero antaŭ la kongreso en Amsterdam 1931, kie la komunista opozicio klopodis akiri la gvidadon de SAT, sed sensukcese. La opozicio forlasis la kongreson kaj kolektiĝis en alia ejo, kie oni fondis Internacia Unuiga Komitato por la Proleta Esperanto-Movado. Ĉi tiu komitato organizis en aŭgusto 1932 en Berlino internacian kongreson, kie fondigis Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE).
La perdo de la sovetiaj kamaradoj estis kompreneble granda bato por SAT, sed la plej grava estis, ke la kotiz- kaj abonmono en Sovetio, ĉ 12000 germanaj markoj, ne estis havebla al SAT pro la agado de SEU, kiu malgraŭ promeso de la malo, malhelpis al SAT havi ĉi tiun monon, kaj SAT estis sur la sojlo de bankroto.
Alia bato ankaŭ venis al SAT dum ĉi tiuj jaroj. La Aŭstria Laborista Esperanto-organizo (ALLE), havis la ideon, ke SAT estu Internacio, kaj en la Stutgarta Kongreso 1932, oni havis proponon pri tio, sed ĝi estis malakceptata. ALLE tamen daŭrigis, kaj la postan jaron oni fondis Internacion de Socialistaj Esperantistoj (ISE).
Oni el tio vidas, ke nek la komunistoj, nek la socialdemokratoj komprenis la ideon pri sennacieca supertendenca organizo por la laboristaj esperantistoj. Sed hodiaŭ ni povas diri, ke felice ambaŭ ekstremaj organizoj mortis, kaj nur SAT restas viva. Kaj ni povas esperi, ke ĉiuj socialisttendencaj esperantistoj trovos sian hejmon en tiu supertendenca organizo, kie ni provu eduki unu la alian al racie pensante homoj, kiuj komune iros survoje al pli bona socio.
La enhavo de tiu artikolo mi ĉerpis el la brosureto Historio pri la skismo de la Laborista Esperanto-movado.
Fine mi menciu, ke post la kongreso en Stokholmo 1933 Lanti forlasis la postenon kiel gvidanto de SAT, kaj poste li faris mondvojaĝon, kaj de tiu tempo ekzistas multaj leteroj kun tre variaj enhavoj. Ili estis poste kolektitaj en libro, kiu aperis sub la titolo Leteroj de E. Lanti; ĉi tiu libro estas vere rekomendinda al la legantaro.
Lanti sin memmortigis en Meksiko la 17-an de januaro 1947.