Esperanto Nia
Poezio

Holger Hansen:
Ni Laboru -
Melodio: Hr. Peder kasted' Runer - ... de H. Rung..
Ni sidas kune en agrabla rondo,
geanoj de la Esperanto mondo;
ni volas nin fortigi por nia karlabor',
ni volas nin amuzi, ĉagreno restu for.
Ni laboru por Esperanto,
ĉarma lingvo kaj pacperanto:
vivu ĝi!

La mondo do estas bela ja kaj granda,
necesas tamen lingvo Esperanta;
por ĉia kunlaboro necesas komprenil';
se mankas la kompreno, forestas la idil'.
Ni laboru - - -

Okazas ofte, ke ĉe mondkongreso
forflugas saĝaj vortoj sen impreso,
tri lingvojn jam balbutas la klera kongresan',
kaj tamen li komprenas nur - hazar­dan samlandan'.
Ni laboru - - -

Se iros ni kun nia Esperanto,
ni ĉiulande estos bonvenanto;
amiko do ni estos al ĉiu verdstelan',
egale ĉu li estas ja Germano aŭ Japan'.
Ni laboru - - -

Promesu ni al samideanaro,
ke ne laciĝos ni en vigla faro;
por paco kaj homeco, progreso kaj util',
la Majstro nia trovis ja la plej mirindan il'.
Ni laboru por Esperanto,
ĉarma lingvo kaj pacperanto;
vivu ĝi!

Notoj
El: Esperanto-Sangbogen, 1941
Eldono: Dansk Arbejder Esp. Forbund &
Dansk Esp. Selskab.

Holger Hansen (DLEA) (1901-1989) - vidu la biografion...